Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Judit


<<    Ĉapitro: 11    >>


1 Kaj Holofernes diris al ŝi: Havu kuraĝon, virino, kaj ne timu en via koro, ĉar mi ne faras malbonon al homo, kiu elektas servi al Nebukadnecar, la reĝo de la tuta tero. 2 Ankaŭ nun, se via popolo loĝanta en la montaro ne malestimus min, mi ne levus mian lancon kontraŭ ili; sed ili kaŭzis ĉi tion al si mem. 3 Nu, rakontu al mi, kial vi forkuris de ili kaj venis al ni. Supozeble vi venis por sekureco. Nu, havu kuraĝon! Tiun ĉi nokton vi vivos, kaj ankaŭ dum la sekvantaj. 4 Ĉar estas neniu, kiu misagos kontraŭ vi, sed oni vin traktos bone, ĝuste tiel, kiel okazas al la servantoj de mia sinjoro, reĝo Nebukadnecar. 5 Kaj Judit diris al li: Akceptu la vortojn de via sklavino. Via servantino parolos al vi vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj mi ne mensogos al mia sinjoro en ĉi tiu nokto. 6 Kaj se vi sekvos la vortojn de via servantino, plene sukcesos la afero, kiun Dio faros je vi, kaj mia sinjoro ne malsukcesos ĉe siaj celoj. 7 Ĉar kiel vivas Nebukadnecar, la reĝo de la tuta tero, kaj kiel vivas lia potenco, kiu sendis vin por reestigi la ordon inter ĉiuj vivantoj: dank' al via forto ne nur la homoj servos al li, sed servos al Nebukadnecar kaj al lia tuta domo ankaŭ la sovaĝaj bestoj de la kamparo, la brutaro kaj la birdoj de la ĉielo. 8 Ĉar ni aŭdis pri via saĝeco kaj pri viaj kuraĝaj faroj, kaj en la tuta tero oni diskonigas, ke neniu en la regno estas tiel kapabla kiel vi, tiel riĉa je scio, tiel mirinda en milita taktiko. 9 Kaj nun pri tio, kion diris al vi kaj via kunveno Aĥior: ni aŭdis liajn vortojn, ĉar la viroj de Betulia indulgis lin, kaj li rakontis al ili ĉion, kion li diris antaŭ vi. 10 Tial, ho sinjoro kaj estro, ne ignoru liajn vortojn, sed metu ilin en vian koron, ĉar tio estas vera. Neniu povos puni nian popolon, kaj neniu glavo povos batali kontraŭ ili, krom se ili pekis kontraŭ sia Dio. 11 Nu, mia sinjoro ne estos reĵetita kaj malsukcesa, sed male la morto trafos ilin ĉiujn. La peko ekkaptis ilin; per ĝi ili provokos la koleron de sia Dio, tuj kiam ili faros misaĵon. 12 Kiam estis elĉerpitaj iliaj nutraĵoj kaj la akvo preskaŭ tute foruzita, ili decidis eluzi sian brutaron kaj ili volas konsumi ankaŭ ĉion, kion en Siaj leĝoj Dio malpermesis manĝi. 13 Kaj ankaŭ la unuaaĵojn de la greno kaj la dekonaĵojn de vino kaj olivoleo, kiujn ili sanktigis kaj konservis por la pastroj, kiuj en Jerusalem servadas antaŭ nia Dio, ili decidis komplete formanĝi, kvankam estas malpermesite, ke iu el la nepastroj tuŝu ilin, se eĉ nur per la manoj. 14 Kaj al Jerusalem, kie la loĝantoj jam faras la samon, oni sendis virojn por peti la permeson de la konsilio de pliaĝuloj. 15 Kaj kiam tiu permeso venos kaj ili agos laŭ ĝi, en tiu tago ili estos transdonitaj al vi por perei. 16 Tial do mi, via sklavino, sciante ĉion ĉi tion, forkuris el inter ili, kaj Dio sendis min por fari kun vi aferojn, pri kiuj miros la tuta lando, ja ĉiuj, kiuj aŭdos pri tio. 17 Ĉar via sklavino timas antaŭ Dio, kaj tage kaj nokte mi servas al Li, la Dio de la ĉielo. Mi nun restos apud vi, mia sinjoro; sed ĉiunokte via sklavino eliros al la montara ravino kaj tie mi preĝos al Dio, kaj Li diros al mi, kiam ili faris siajn pekojn. 18 Kaj tiam mi venos informi vin, kaj vi eliros kun via tuta armeo, kaj neniu el ili rezistos kontraŭ vi. 19 Kaj tra la mezon de Judujo mi kondukos vin ĝis Jerusalem, kaj meze de la urbo mi starigos vian tronon, kaj vi paŝtos ilin kiel ŝafojn, al kiuj mankis paŝtisto, kaj neniu hundo montros sian langon, minace bojante kontraŭ vi. Ĉar ĉi tiuj aferoj estas diritaj al mi pere de mia antaŭscio, kaj mi estis sendita por anonci ilin al vi. 20 Kaj ŝiaj vortoj plaĉis al Holofernes kaj al ĉiuj liaj servantoj, kaj ili admiris ŝian saĝecon kaj diris: 21 De unu fino de la tero ĝis la alia ne estas tia virino, kun tiel bela vizaĝo kaj tia inteligenteco. 22 Kaj Holofernes diris al ŝi: Dio agis bone, sendante vin al ni el via popolo; tiel estos la venko en niaj manoj, sed detruo trafos tiujn, kiuj malestimas nian sinjoron. 23 Vere, ĉarma vi estas laŭ via aspekto kaj bona en viaj vortoj, kaj se vi faros tion, kion vi diris, via Dio estos mia Dio, kaj vi loĝos en la domo de Nebukadnecar kaj vi estos fama sur la tuta tero.

<<    Ĉapitro: 11    >>



supren al la komenco de la paĝo