Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Judit


<<    Ĉapitro: 12    >>


1 Kaj li ordonis, ke oni konduku ŝin tien, kie troviĝas lia arĝenta servico, kaj li aranĝis, ke oni surtabligu antaŭ ŝi el inter liaj propraj manĝaĵoj, kaj ke ŝi trinku lian propran vinon. 2 Sed Judit diris: Mi ne manĝos el ili, por ke mi ne donu skandalon; mi nur manĝos el la abunda provizo, kiu akompanis min ĉi tien. 3 Sed Holofernes demandis ŝin: Se tio, kion vi havas, estos elĉerpita, de kie ni alportu similajn al ili por doni al vi? Ĉar neniu homo el via popolo loĝas inter ni. 4 Kaj Judit diris al li: Vivu via animo, sinjoro, sed via sklavino ne foruzos tion, kio estas kun mi, antaŭ ol la Sinjoro per mia mano estos plenuminta tion, kion Li volis. 5 Kaj la sklavoj de Holofernes kondukis ŝin al ŝia tendo, kaj ŝi dormis ĝis la mezo de la nokto; tiam ŝi leviĝis, proksimume je la horo de la matena gardostarado. 6 Kaj ŝi sendis iun al Holofernes por diri: Mi petas, ke mia sinjoro lasu vian sklavinon eliri por preĝi. 7 Kaj Holofernes ordonis al siaj gardistoj, ke ili ne haltigu ŝin. Kaj dum tri tagoj ŝi restadis en la tendaro; kaj ĉiun nokton ŝi eliris en la montaran ravinon de Betulia, kie ŝi sin banis en la tendaro ĉe la akvofonto. 8 Post la bano ŝi petis la Sinjoron, la Dion de Izrael, ke Li gvidu ŝian vojon por restarigi la filojn de Lia popolo. 9 Tiam ŝi reiris, pure lavita, sed ŝi restis en sia tendo; kaj ne longe antaŭ la vespero ŝi manĝis siajn nutraĵojn.

10 Kaj je la kvara tago Holofernes faris festenon, nur por siaj personaj servantoj. Li ne invitis unu el la pli altrangaj oficiroj. 11 Kaj li diris al Bagoas, la eŭnuko, kiu estis prizorganto de ĉiuj liaj posedaĵoj: Iru kaj persvadu la Hebrean virinon, kiun vi prizorgas, ke ŝi venu al ni kaj manĝu kaj trinku kun ni. 12 Ĉar ja estus hontige por ni, se tian virinon ni neglektus, ne ĝuante ŝian amikecon. Ĉar se ŝin ni ne konkerus, ŝi mokridus nin. 13 Kaj Bagoas eliris de antaŭ Holofernes kaj eniris al ŝi kaj diris: Ĉi tiu bela junulino bonvolu ne heziti nun veni antaŭ mian sinjoron por esti honorata antaŭ lia vizaĝo kaj por trinki kun ni gajigan vinon, same kiel tion faras la filinoj de Asirio en la domo de Nebukadnecar. 14 Kaj Judit diris al li: Kiu mi estas, ke mi kontraŭus al mia sinjoro? Ĉion, kio plaĉos al liaj okuloj, mi rapide faros, kaj tio estos mia plezuro ĝis la tago de mia morto. 15 Ŝi ekstaris kaj ornamis sin per siaj vestaĵoj kaj per ĉiuj virinaj ornamoj. Ŝia sklavino iris antaŭ ŝi, kaj antaŭ Holofernes surplanke ŝi sternis por ŝi la ŝaffelon, kiun ŝi ricevis de Bagoas kaj sur kiu ĉiutage ŝi alkuŝiĝis por manĝi. 16 Kaj Judit envenis kaj alkuŝiĝis. Holofernes estis ravita pri ŝi, kaj lia animo konfuziĝis, kaj li tre deziris sekskuniĝi kun ŝi; fakte jam de la tago, en kiu unuafoje li vidis ŝin, li serĉis okazon por delogi ŝin. 17 Kaj Holofernes diris al ŝi: Trinku do, kaj gajiĝu kun ni! 18 Kaj Judit diris: Mi trinkos, sinjoro, ĉar de kiam mi naskiĝis, la vivo al mi ankoraŭ neniam estis tiel plezura kiel nun. 19 Kaj ŝi prenis, manĝis kaj trinkis antaŭ li el tio, kion por ŝi preparis ŝia sklavino. 20 Kaj Holofernes pro ŝi tre gajiĝis, kaj li drinkis multe da vino, pli ol iam antaŭe depost sia naskiĝo.

<<    Ĉapitro: 12    >>



supren al la komenco de la paĝo