Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Judit


<<    Ĉapitro: 13    >>


1 Kiam fariĝis malfrue, liaj sklavoj rapide foriris. Kaj Bagoas forsendis la sklavojn kaj de ekstere fermis la tendon, kaj ili foriris al siaj dormlokoj; ĉar ĉiuj estis tre lacaj pro la ekstrema drinkado. 2 Judit sola estis postlasita en la tendo, kaj Holofernes falis vizaĝantaŭen sur sian liton; li estis komplete ebria. 3 Judit antaŭe diris al sia sklavino, ke ŝi staru preta ekster ŝia dormloko kaj atendu ŝian eliron, ĝuste tiel, kiel ĉiutage, ĉar ŝi diris: Mi eliros por mia preĝado. Ankaŭ al Bagoas similajn vortojn ŝi direktis. 4 Intertempe ĉiuj eliris de antaŭ ŝi, kaj neniu estis postlasita en la dormloko de Holofernes, de la malgrandaj ĝis la grandaj. Kaj tiam Judit ekstaris ĉe lia lito kaj ŝi diris en sia koro: Ho Sinjoro, Dio de ĉiu potenco, en ĉi tiu horo Vi favoru la farojn de miaj manoj, por la gloro de Jerusalem. 5 Ĉar nun estas la momento por kompati pri Via heredaĵo, plenumante tion, kion mi planis, por neniigo de la malamikoj, kiuj leviĝis kontraŭ ni. 6 Kaj ŝi iris al la stango de la lito, kie estis la kapo de Holofernes, kaj ŝi prenis de ĝi lian mallongan glavon. 7 Kaj alproksimiĝinte al la lito ŝi ekkaptis la harojn de lia kapo kaj diris: Ho Dio de Izrael, nun en ĉi tiu momento Vi fortikigu min. 8 Kaj per sia tuta forto ŝi dufoje bategis sur lian nukon kaj detranĉis al li la kapon. 9 Kaj ŝi forrulis lian korpon de sur la lito, kaj forprenis la moskitokurtenon de la stangoj; kaj iom poste ŝi eliris kaj transdonis la kapon de Holofernes al sia sklavino. 10 Tiu ĝin metis en la sakon de la manĝaĵoj. Kaj la du virinoj laŭ sia kutimo eliris por sia preĝado. Kaj ili pasis tra la tendaro, rondiris tra la valo kaj grimpis la monton de Betulia, kaj alproksimiĝis al ĝiaj pordegoj.

11 Kaj jam de fore Judit vokis al la gardistoj ĉe la pordego: Malfermu, malfermu la pordegon! Dio estas kun ni! Nia Dio, kiu ankoraŭ montras Sian forton en Izrael kaj Sian potencon kontraŭ la malamikoj, ĝuste tiel, kiel Li faris en ĉi tiu tago. 12 Kiam la viroj de la urbo aŭdis ŝian voĉon, ili rapide malsupreniris al la pordego de la urbo kaj kunvokis la pliaĝulojn de la urbo. 13 De la malgrandaj ĝis la grandaj ili kunamasiĝis, ĉar ŝia reveno estis al ili tiel neatendita, kaj ili malfermis la pordegon kaj bonvenigis ilin. Ekbruliginte fajron por lumigo, ili staris ĉirkaŭ ili. 14 Per laŭta voĉo Judit diris al ili: Laŭdu Dion, laŭdu Lin! Laŭdu la Dion, kiu ne forprenis sian pardonon de la domo de Izrael, sed kiu en ĉi tiu nokto frakasis niajn malamikojn per miaj manoj. 15 Kaj elpreninte la kapon el sia sako, ŝi ĝin montris kaj diris al ili: Jen la kapo de Holofernes, la ĉefgeneralo de la armeo de Asirio. Kaj jen la moskitokurteno, sub kiu li kuŝis en sia ebrieco. La Sinjoro lin trafis per la mano de virino. 16 Vivu la Sinjoro, kiu min gardis sur la vojo, sur kiu mi iris, ĉar mia vizaĝo delogis lin – por lia pereo! Sed li ne faris ian pekon al mi, per kiu mi fariĝus malpura kaj hontigita. 17 Kaj la tuta popolo estis tre mirigita kaj sin klininte ili adoris Dion kaj diris unuvoĉe: Benata estas Vi, nia Dio, kiu en ĉi tiu nokto neniigis la malamikojn de Via popolo.

18 Kaj Uzija diris al ŝi: Benata estas vi, filino mia, de Dio, la Plejaltulo, pli ol ĉiuj virinoj sur la tero. Kaj benata estas la Sinjoro, kiu kreis ĉielojn kaj teron, kaj kiu direktis vin en la detranĉado de la kapo al la gvidanto de niaj malamikoj. 19 Ĉar ĝis eterne, dum homoj memoros pri la potenco de Dio, via fido je Dio ne estos forgesita. 20 Donu Dio, ke eterne vi estu en honoro, kaj ke daŭre vi estu rekompencata per multaj bonaĵoj, ĉar vi ne domaĝis vian vivon pro la humiligo de nia popolo, sed irante rektan vojon antaŭ Dio, vi ŝirmis nin kontraŭ pereo. Kaj la tuta popolo respondis: Amen. Amen.

<<    Ĉapitro: 13    >>



supren al la komenco de la paĝo