Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Judit


<<    Ĉapitro: 14    >>


1 Tiam Judit diris al ili: Aŭskultu min, fratoj! Prenu ĉi tiun kapon kaj pendigu ĝin je la parapeto de viaj muroj. 2 Kaj kiam la matena krepusko aperos kaj la suno elvenos super la tero, ĉiu el vi prenu siajn armilojn kaj ĉiu bravulo eliru el la urbo. Indiku gvidantojn super ili, kaj ŝajnigu, ke vi intencas malsupreniri sur la ebenaĵon en la direkto de la gardistoj de la Asirianoj, sed ne vere malsupreniru. 3 Kaj la gardistoj ekprenos siajn armilojn, iros en sian tendaron kaj vekos la generalojn de la Asiria armeo. Sed kiam kune ili kuros al la tendo de Holofernes, ili ne trovos lin. Paniko kaptos ilin kaj ili forkuros de antaŭ via vizaĝo. 4 Kun ĉiuj loĝantoj de la teritorio de Izrael vi persekutu ilin por buĉi ilin sur iliaj vojoj. 5 Sed antaŭ ol tion vi faros, voku al mi Aĥioron, la Amonidon, por ke li vidu kaj rekonu tiun, kiu malestimis la domon de Izrael kaj kiu sendis lin al ni kvazaŭ al la morto.

6 Kaj ili venigis Aĥioron el la domo de Uzija; kiam li venis kaj rekonis la kapon de Holofernes en la mano de unu el la viroj de la popolkunveno, li falis vizaĝaltere, kaj lia spirito forlasis lin. 7 Sed kiam li rekonsciiĝis, li falis al Judit antaŭ la piedojn por adori ŝin. Kaj li diris al ŝi: Benata vi estu en ĉiuj tendoj de Judujo kaj inter ĉiuj popoloj. Aŭdante vian nomon ili estos tre impresitaj. 8 Kaj nun rakontu al mi, kion vi faris en ĉi tiuj tagoj. Kaj meze de la popolo Judit rakontis al li ĉion, kion ŝi faris de la tago, kiam ŝi eliris ĝis la momento, kiam ŝi parolis kun ili. 9 Kaj kiam ŝi ĉesis paroli, la popolo ĝoje kriis per laŭta voĉo, tiel ke sonis la jubilo tra la urbo. 10 Kiam Aĥior vidis ĉion, kion faris la Dio de Izrael, li profunde ekfidis je Dio kaj cirkumcidigis al si la karnon de la prepucio, kaj de tiam ankaŭ li estas aligita al la domo de Izrael.

11 Kiam aperis la matena krepusko, ili pendigis la kapon de Holofernes ĉe la muro, kaj ĉiuj ekprenis siajn armilojn kaj eliris laŭ grupetoj al la trapasejoj de la monto. 12 Kaj kiam la Asirianoj vidis ilin, ili avertis siajn gvidantojn; tiuj iris al la generaloj kaj milestroj, ĉiuj al siaj propraj komandantoj. 13 Ili venis al la tendo de Holofernes kaj ili diris al la prizorganto de ĉiuj liaj aferoj: Veku do nian sinjoron, ĉar la sklavoj kuraĝis malsupreniri por ataki nin; ili volas esti komplete neniigitaj. 14 Kaj Bagoas eniris kaj frapis je la eniro de la tendo; ĉar li supozis, ke li dormas kun Judit. 15 Sed kiam neniu reagis, li flankenŝovis la kurtenon kaj eniris la dormlokon. Tie li trovis lian kadavron sur la estrado, kaj lia kapo estis for! 16 Li ekkriis per laŭta voĉo; plorante kaj lamentante, kun laŭtaj kriadoj li ŝiris al si la vestaĵojn. 17 Li ankaŭ iris al la tendo, en kiu loĝis Judit, sed ne trovis ŝin. Kaj li kuris eksteren, al la popolo, kaj kriis: 18 Tiuj sklavinoj perfidis nin! Unu Hebrea virino hontigis la domon de reĝo Nebukadnecar; ĉar jen Holofernes kuŝas surtere, kaj lia kapo ne plu estas sur li! 19 Kiam la gvidantoj de la Asiria armeo aŭdis tiujn vortojn, ili disŝiris al si la tunikojn, kaj ili tre konsterniĝis. Ekestis inter ili kriegado kaj granda bruo, meze de la tendaro.

<<    Ĉapitro: 14    >>



supren al la komenco de la paĝo