Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Judit


<<    Ĉapitro: 4    >>


1 Kaj la Izraelidoj en Judujo aŭdis pri ĉio, kion al la nacianoj faris Holofernes, la ĉefkomandanto de Nebukadnecar, la reĝo de la Asirianoj, kiel li prirabis kaj neniigis ĉiujn iliajn templojn. 2 Kaj ili treege timis lin, kaj ili pleniĝis per grandaj zorgoj pro Jerusalem kaj pro la templo de la Sinjoro, ilia Dio. 3 Ĉar nur ĵus ili revenis el kaptiteco, kaj nur apenaŭ kuniĝis la tuta popolo de Judujo; la altaro kaj ĝiaj vazoj kaj la templo mem estis nur ĵus konsekritaj post la antaŭa profanado.

4 Tial delegitojn ili sendis al la tuta regiono de Samario, al Kona, Bet-Ĥoron, Belmain kaj Jeriĥo, ankaŭ al Ĥoba, Ĥacor kaj la valo de Salem. 5 Kaj ili okupis ĉiujn suprojn de la altaj montoj, fortikigis la vilaĝojn en la montaro kaj por la venonta milito ili preparis al si provianton. Ĉar sur iliaj kampoj nur lastatempe okazis la rikolto. 6 Kaj Joaĥim, kiu tiutempe estis la ĉefpastro en Jerusalem, skribis al la loĝantoj de Betulia kaj Betomestaim, kiu estas fronte al la ebenaĵo de Jizreel, proksime al Dotan. 7 Li ordonis al ili okupi la trapasejojn en la montaro, ĉar tra ili estas la eniro en Judujon, kaj estas facile tie haltigi la proksimiĝantojn, ĉar la loko estas tiel mallarĝa, ke povas iri maksimume du viroj samtempe. 8 Kaj la Izraelidoj faris, kiel ordonis al ili Joaĥim, la ĉefpastro, kaj la kunveno de la pliaĝuloj de la tuta popolo Izrael, kiu rezidis en Jerusalem.

9 Ĉiuj Izraelidoj vokis fervore al Dio kaj fervore ili humiligis siajn animojn. 10 Ili mem, iliaj edzinoj kaj infanoj, ilia brutaro, ĉiuj iliaj fremduloj, dungitoj kaj sklavoj, vestis siajn lumbojn per sakaĵoj. 11 Kaj ĉiuj viroj, virinoj kaj infanoj de Izrael, kiuj loĝis en Jerusalem, falis vizaĝaltere antaŭ la templo, ŝutis al si cindron sur la kapon kaj sternis siajn sakaĵojn antaŭ la Sinjoro. 12 La altaron ili volvis per sakaĵo kaj kvazaŭ unuvoĉe kaj fervore ili vokis al la Dio de Izrael, por ke Li malhelpu, ke iliaj infanoj fariĝos predo, ke iliaj edzinoj estos kaptitaj, ke neniiĝos la urboj, kiujn ili heredis, kaj ke la sanktejo fariĝis profanita mokaĵo sub la malica ĝojo de la nacianoj. 13 Kaj la Sinjoro aŭdis ilian voĉon kaj rigardis ilian ĉagrenon. La popolo fastadis multajn tagojn en tuta Judujo, kaj ankaŭ en Jerusalem antaŭ la sanktejo de la ĉiopova Sinjoro. 14 Joaĥim, la ĉefpastro, ĉiuj pastroj, kiuj servadis antaŭ la Sinjoro, kaj ĉiuj, kiuj prizorgis la templan servadon, estis vestitaj per sakaĵo ĉirkaŭ la lumboj, dum ili prezentis al Dio la konstantan bruloferon, la sanktajn promesitaĵojn kaj la propravolajn donacojn de la popolo. 15 Kaj estis cindro sur iliaj cidaroj, kaj ili vokis al la Sinjoro per sia tuta forto, por ke Li bonvole rigardu la tutan domon de Izrael.

<<    Ĉapitro: 4    >>



supren al la komenco de la paĝo