Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Judit


<<    Ĉapitro: 5    >>


1 Oni sciigis al Holofernes, la ĉefkomandanto de la armeo de Asirio, ke la Izraelidoj faris preparojn por milito, baris la trapasejojn en la montaro, fortikigis ĉiun supron de la altaj montoj kaj metis obstaklojn en la ebenaĵoj. 2 Li tre ekkoleris kaj alvokis al si ĉiujn estrojn de Moab kaj la generalojn de Amon kaj la satrapojn de la marbordo 3 kaj li diris al ili: Rakontu do al mi, vi Kanaanidoj, kiu estas tiu popolo, kiu loĝas en la montaro! En kiuj urboj ili loĝas, kiel granda estas ilia armeo, en kio kuŝas ilia potenco kaj ilia forto, kiu estas super ili kiel reĝo por komandi iliajn armeojn, 4 kaj kial ili turnis sian dorson al mi kaj rifuzis renkonti min kune kun ĉiuj loĝantoj de la okcidentaj landoj?

5 Kaj Aĥior, la komandanto de ĉiuj Amonidoj, diris al li: Mia sinjoro, vi aŭdu la vorton el la buŝo de via servanto, kaj mi diros al vi la veron pri tiu popolo, kiu loĝas en tiu montaro, proksime al vi, kaj neniu mensogo eliros el la buŝo de via servanto. 6 Tiuj homoj devenas de la Ĥaldeoj. 7 Antaŭe ili pasloĝis en Mezopotamio, ĉar ili rifuzis servi la diojn de siaj patroj, kiuj loĝis en la lando de la Ĥaldeoj. 8 Tial ili forlasis la vojojn de siaj gepatroj kaj ekadoris la Dion de la ĉielo, la Dion, kiun ili ekkonis. Kaj la Ĥaldeoj elpelis ilin de antaŭ iliaj dioj, kaj ili fuĝis en Mezopotamion kaj pasloĝis tie multajn tagojn. 9 Kaj ilia Dio ordonis al ili foriri de tiu pasloĝado kaj iri en la landon Kanaanan. Kaj tie ili ekloĝis kaj akiris tre multe da oro kaj arĝento kaj ankaŭ multajn brutojn. 10 Kaj ili malsupreniris en Egiptujon, ĉar malsato kovris la landon Kanaanan, kaj tie ili pasloĝadis tiel longe, kiel ili tie trovis nutraĵojn. Kaj en tiu lando ili fariĝis multnombraj, kaj ilia popolo ne plu estis kalkulebla. 11 Kaj la reĝo de Egiptujo leviĝis kontraŭ ili, li pezigis ilian vivon per la farado de brikoj, humiligis ilin kaj faris ilin sklavoj. 12 Tiam ili vokis al sia Dio, kaj Li frapis la tutan landon Egiptan per plagoj, por kiuj ne estis kuracado; kaj la Egiptoj elpelis ilin de antaŭ si. 13 Kaj Dio sekigis antaŭ ili la Ruĝan Maron 14 kaj kondukis ilin al Sinaj kaj Kadeŝ-Barnea; kaj ili forpelis ĉiujn, kiuj loĝis en la dezerto. 15 Kaj ili ekloĝis en la lando de la Amoridoj; per sia forto ili neniigis ĉiujn Ĥeŝbonidojn. Kaj ili transiris la Jordanon kaj ekposedis la tutan montaron 16 kaj forpelis de antaŭ si la Kanaanidojn, la Perizidojn, la Jebusidojn, la Ŝeĥemidojn kaj ĉiujn Girgaŝidojn, kaj ili loĝadis en la lando multajn tagojn. 17 Kaj dum ili ne pekis kontraŭ sia Dio, ili fartis bone, ĉar la Dio, kiu malamas maljustecon, estis kun ili. 18 Sed kiam ili forlasis la vojon, kiun Li montris al ili, en multaj bataloj ili ĉiam pli perdiĝis, fine estis forkondukitaj en fremdan landon, kaj la templo de ilia Dio estis ruinigita ĝis la grundo, kaj iliajn urbojn konkeris iliaj malamikoj. 19 Sed nun ili returniĝis al sia Dio kaj ili revenis el la lokoj, kien ili estis dispelitaj, kaj ili ekposedis Jerusalemon, kie estas ilia sanktejo, kaj ili denove ekloĝis en la montaro, ĉar ĝi estis senhoma. 20 Nu do, ho potenca sinjoro, se en tiu popolo estas kulpo, pri kiu ili ne scias, aŭ se ili pekas kontraŭ sia Dio, kaj se ni estos konvinkitaj, ke okazis ĉe ili tia mispaŝo, tiam ni ekiru kontraŭ ili kaj ni venkos en la batalo. 21 Sed se estas nenio kontraŭleĝa en tiu popolo, tiam mia sinjoro sin detenu de ili, timante, ke ilia Sinjoro kaj Dio ŝirmos ilin per Sia ŝildo, ĉar tiam ni fariĝus mokaĵo por la tuta mondo.

22 Kiam Aĥior finis tiujn vortojn, ekmurmuris ĉiuj homoj, kiuj ariĝis ĉirkaŭ la tendo. La estroj de Holofernes, ĉiuj loĝantoj de la marbordo kaj tiuj de Moab diris, ke oni mortbatu lin. 23 Ni ja ne timas la Izraelidojn, ĉar ili estas popolo sen sufiĉa potenco aŭ forto eĉ por serioza batalo! 24 Tial, ho sinjoro Holofernes, ni ekiros, kaj ili estos kvazaŭ manĝaĵo por via tuta armeo!

<<    Ĉapitro: 5    >>



supren al la komenco de la paĝo