Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 13    >>


1 [Al la ĥorestro. Psalmo de David.]

    2 Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi?
    Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi?
    3 Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo
    Kaj sopirojn en mia koro ĉiutage?
    Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi? –
    
    4 Rigardu kaj aŭdu min, ho Eternulo, mia Dio;
    Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;
    5 Ke ne diru mia malamiko: Mi lin venkis;
    Ke ne ĝoju miaj premantoj, se mi falos. –
    
    6 Sed mi esperas al Via favorkoreco;
    Mia koro ĝojas pro Via savo.
    Mi kantos al la Eternulo,
    Ĉar Li faris al mi bonon.


<<    Psalmo: 13    >>



supren al la komenco de la paĝo