Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 14    >>


1 [Al la ĥorestro. De David.]
    
    La sensaĝulo diris en sia koro:
    Dio ne ekzistas.
    Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj;
    Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
    2 La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn,
    Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
    3 Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis;
    Ekzistas neniu, faranta bonon,
    Ne ekzistas eĉ unu.
    4 Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon,
    Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon,
    Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?
    5 Tie ili forte ektimis,
    Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.
    6 Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo,
    Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo. –
    
    7 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!
    Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon,
    Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.


<<    Psalmo: 14    >>



supren al la komenco de la paĝo