Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Siraĥido


<<    Ĉapitro: 19    >>



    1 Ebria laboristo ne fariĝas riĉa;
    kiu malestimas la malgrandajn aferojn, tiu sin pereigas.
    2 Vino kaj virinoj devojigas saĝulojn,
    kaj kiu rilatas kun malĉastulinoj, tiu fariĝas ĉiam pli senbrida.
    3 Larvoj kaj vermoj heredos lin,
    kaj lia senbrida animo estos forkaptita.
    4 Kiu tro rapide fidas, tiu estas malserioza,
    kaj kiu kulpas pri tio, tiu pekas kontraŭ si mem.
    5 Kiu ĝojas pro la malbono, tiu estos juĝita.
    [Sed kiu rezistas la pasion, tiu kronas sian vivon.]
    6 [Kiu regas la langon, tiu vivas sen konfliktoj.]
    Kiu malamas kalumnion, tiu malpliigas la malbonon.
    7 Neniam ripetu ies vortojn;
    tiam ankaŭ vi mem ne suferos malutilon.
    8 Ne rakontadu, nek pri amiko nek pri malamiko;
    krom se estos peko por vi, nenion vi malkaŝu.
    9 Ĉar kiu vin aŭdas, tiu pri vi atentos,
    kaj siatempe li vin malamos.
    10 Ĉu ion vi aŭdis? Ĝi mortu kune kun vi!
    Kuraĝon! Ĝi vin ne krevigos.
    11 Malsaĝulo suferas naskodolorojn pro rakonto,
    kiel virino naskanta pro sia infano.
    12 Kiel sago fiksiĝinta en femura karno,
    tiel pikas rakonto en la intesto de malsaĝulo.
    13 Demandu vian amikon: li eble ĝin ne faris,
    kaj se li ĝin faris, zorgu ke li ne daŭrigu.
    14 Demandu la proksimulon: li eble ĝin ne diris,
    kaj se li ĝin diris, zorgu ke li ne ripetu ĝin.
    15 Demandu vian amikon, ĉar ofte okazas kalumnio,
    kaj ne kredu ĉion diritan.
    16 Ĉiu povas erari, eĉ sen intenco,
    kaj kiu neniam kulpis per sia lango?
    17 Demandu vian proksimulon antaŭ ol vi minacas,
    kaj lasu lokon por la leĝo de la Plejaltulo.
    [Kaj ne koleru.]
    18 [Timo antaŭ la Sinjoro estas komenco de akceptado,
    kaj Saĝeco akiras Lian amon.]
    19 [Scio pri la ordonoj de la Sinjoro estas instruo viviga,
    kaj tiuj, kiuj faras tion, kio plaĉas al Li,
    tiuj plukos la frukton de la arbo de senmorteco.]
    
    20 Timo antaŭ la Sinjoro, jen la tuta Saĝeco,
    kaj la tuta saĝeco enhavas plenumadon de la leĝo
    [kaj scion pri Lia ĉiopoveco].
    21 [Se servisto diras al sia sinjoro: Mi ne agos laŭ via deziro,
    se li poste eĉ faras sian devon, li jam kolerigas sian nutranton.]
    22 Scio pri malbono ne estas saĝeco,
    kaj ne estas prudento tie, kie konsiliĝas pekuloj.
    23 Ekzistas ruzeco, kiu estas abomena,
    kaj ekzistas malsaĝuloj, kiuj havas nesufiĉe da saĝeco;
    24 preferinda estas timanto antaŭ la Sinjoro sen multa saĝeco
    ol tre inteligenta viro, kiu malobservas la leĝon.
    25 Ekzistas multflanka ruzeco, kiu estas maljusta,
    kaj ekzistas ŝajnigantoj, kiuj paradas per justeco.
    26 Li aspektas afliktita, nigre vestita,
    sed interne li estas plena je friponaĵoj.
    27 Li inklinas la vizaĝon kaj ŝajnigas surdecon,
    sed se vi ne atentas, li superruzas vin.
    28 Kaj se pro manko de forto li ne povas peki,
    tuj kiam okazon li trovos, li faros malbonon.
    29 Laŭ la ekrigardo oni konas la viron,
    kaj prudentulon oni rekonas, ĉe la renkontiĝo.
    30 La vestaĵoj de la viro kaj la rido de liaj dentoj kaj la irmaniero de la homo
    informas pri tio, kiu li estas.


<<    Ĉapitro: 19    >>



supren al la komenco de la paĝo