Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Siraĥido


<<    Ĉapitro: 25    >>



    1 <La spertoj de la saĝinstruisto: Sir 25,1 - 42,14>
    
    Tri objektoj plaĉas al mia koro;
    ili estas plaĉaj al la Sinjoro kaj al la homoj:
    unuanimeco de fratoj, amikeco inter najbaroj,
    kaj edzino kaj edzo bone harmoniaj.
    2 Tri specojn de homoj malamas mia koro
    kaj profunde mi abomenas ilian vivmanieron:
    fieregan malriĉulon, mensogan riĉulon,
    kaj adultan maljunulon sen sufiĉe da kompreno.
    3 Kion en via junaĝo vi ne kolektis:
    kiel en via maljuneco vi ĝin trovos?
    4 Kiel decas al grizaj haroj bona juĝado
    kaj al maljunuloj trafa konsilado.
    5 Kiel decas saĝeco al aĝuloj,
    kaj sagaca kompreno kaj konsilado al homoj honorplenaj.
    6 Krono de maljunuloj estas riĉa sperto,
    kaj ilia gloro estas timo antaŭ la Sinjoro.
    7 Mi scias naŭ objektojn, kiujn mi laŭdas en mia koro,
    kaj ankaŭ la dekan mi eldiros:
    homon kiu ĝojas pro siaj infanoj,
    tiun, kiu dum sia vivo vidas la falon de la malamikoj;
    8 feliĉa estas tiu, kiu vivas kun saĝa edzino,
    kaj kiu ne ekstumblas per sia lango,
    kaj kiu ne fariĝas sklavo al malindulo;
    9 feliĉa estas tiu, kiu trovis komprenon,
    kaj kiu parolas al homoj, kiuj aŭskultas.
    10 Kiel granda estas tiu, kiu trovas Saĝecon!
    Sed neniu superas tiun, kiu timas antaŭ la Sinjoro.
    11 Timo antaŭ la Sinjoro superas ĉion,
    kiu ĝin posedas: al kiu oni lin komparu?
    
    12 [Timo antaŭ la Sinjoro estas komenco de amo al Li,
    kaj fido estas komenco de rilatado kun Li.]
    13 Se necese, ĉiun ĉagrenon – krom korĉagreno!
    Ĉiun malicon – krom malica edzino!
    14 Se necese, ĉiun mizeron – krom mizero de homoj, kiuj malamas min;
    ĉiun punon – krom puno fare de malamikoj.
    15 Neniu veneno superas venenon de serpento
    kaj neniu kolero superas koleron de malamiko.
    16 Prefere mi loĝos kun leono aŭ drako
    ol kun virino malica.
    17 La malico de virino ŝanĝas ŝian mienon
    kaj ombrigas ŝian vizaĝon, kvazaŭ de ursino.
    18 Se eĉ meze de siaj najbaroj altabliĝas ŝia edzo,
    neaŭdeble li devas amare suspiri.
    19 Malgranda estas ĉiu malbono kompare kun malbona edzino:
    la sorto de pekulo trafu ŝin.
    20 Kiel sabla deklivo antaŭ la piedoj de maljunulo,
    tiel estas babilema edzino por kvieta viro.
    21 Ne cedu antaŭ la beleco de virino
    kaj ne estu pasia pro virino.
    22 Estas kaŭzo por kolero, riproĉo kaj granda honto,
    se edzino devas vivteni sian edzon.
    23 Koro humiligita, grumblema vizaĝo kaj kordoloro: jen malica edzino!
    Manoj senfortaj, genuoj tremantaj: jen sian edzon ŝi ne feliĉigas.
    24 Ĉe la virino komenciĝis la peko,
    kaj dank' al ŝi ni ĉiuj devas morti.
    25 Ne lasu la akvon flui libere,
    nek malican virinon libere babili.
    26 Se ŝi ne iras je via flanko,
    detranĉu ŝin de via karno.


<<    Ĉapitro: 25    >>



supren al la komenco de la paĝo