Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Siraĥido


<<    Ĉapitro: 35    >>



    1 Kiu observas la leĝon, tiu alportas multajn oferojn,
    kiu atentas la ordonojn, tiu oferas savoferon.
    2 Kiu bonfaras, tiu alportas farunoferon,
    kaj kiu donas almozon, tiu faras laŭdoferon.
    3 Plaĉas al la Sinjoro, se oni apartiĝas de la malbono,
    kaj apartiĝo de maljusteco estas interpaciĝo.
    4 Ne aperu antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro kun malplenaj manoj,
    ĉar ĉion ĉi tion postulas la ordonoj.
    5 La ofero de la justulo grase briligas la altaron,
    kaj ĝia bonodoro leviĝas antaŭ la Plejaltulo.
    6 La ofero de la justulo estas bonvena,
    kaj la memoro pri ĝi ne estos forgesita.
    7 Laŭdu la Sinjoron brilamiene,
    kaj ne estu ŝparema pri viaj unuaaĵoj.
    8 Montru ĉe ĉiuj viaj donoj ĝojan vizaĝon
    kaj ĝojplene sanktigu la dekonojn.
    9 Donu al la Plejaltulo laŭ tio, kion Li donis al vi,
    donu bonmiene laŭ tio, kion trovas via mano.
    10 Ĉar la Sinjoro rekompencas
    kaj sepoble Li repagas al vi.
    11 Ne provu subaĉeti Lin, ĉar tion Li ne akceptos,
    kaj Li ne atentas maljustan oferon.
    12 Ĉar la Sinjoro estas juĝisto
    kaj Li ne honoras la aspekton.
    13 Li ne estas partia kontraŭ la malriĉulo
    kaj Li aŭskultas la preĝon de la senrajtigito.
    14 Li ne preteratentas la petojn de la orfo
    nek la vidvinon, se ŝi elverŝas siajn plendojn.
    15 Ĉu la larmoj ne defluas de la vangoj de la vidvino,
    dum ŝi krias kontraŭ tiu, kiu fluigas ilin?
    16 Kiu servas la Sinjoron laŭ Lia bonvolo, tiu estos akceptita,
    kaj lia preĝado leviĝas ĝis la nuboj.
    17 La preĝo de humilulo trairas la nubojn
    kaj ĝis ĝi atingos Lian apudecon, li ne trovos konsolon.
    18 Kaj li ne ĉesos, ĝis la Plejaltulo rigardas lin, kaj juĝas favore al la justuloj,
    kaj ankaŭ efektivigas tiun juĝon.
    
    19 La Sinjoro ne malrapidas
    kaj ne estas multepacienca al ili,
    20 sed Li rompos la lumbojn de la senkompatuloj
    kaj al la popoloj Li repagos venĝan juĝon,
    21 kaj Li elradikigos la amason de la malhumiluloj
    kaj la sceptrojn de la maljustuloj Li rompos,
    22 kaj Li repagos al ĉiu homo laŭ ties faroj
    kaj pro la agoj de la homoj laŭ iliaj intencoj,
    23 kaj Li juĝos la juĝon pri Sia popolo
    kaj ĝojigos ilin per Sia pardonemo.
    24 Bonvena estas Lia pardono en momento de mizero
    kiel pluvonuboj en tempo de granda sekeco.


<<    Ĉapitro: 35    >>



supren al la komenco de la paĝo