Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Siraĥido


<<    Ĉapitro: 36    >>



    1 Kompatu nin, Sinjoro, Dio de la universo, kaj rigardu nin,
    metu timon antaŭ Vi sur ĉiujn popolojn.
    2 Levu Vian manon kontraŭ la fremdaj popoloj,
    kaj montru Vian potencon.
    3 Antaŭ iliaj okuloj Vi montris en ni Vian sanktecon;
    same do Vi montru antaŭ niaj okuloj en ili Vian grandecon,
    4 por ke ili eksciu, kiel ankaŭ ni eksciis,
    ke ne estas Dio krom Vi, ho Sinjoro.
    5 Renovigu Viajn signojn kaj ripetu la miraklojn,
    gloru Vian manon kaj Vian dekstran brakon.
    6 Veku Vian koleron kaj elverŝu Vian koleregon,
    forigu la kontraŭulon kaj neniigu la malamikon.
    7 Rapidigu la tempon kaj memoru Vian ĵuron,
    kaj ili rakontadu Viajn grandajn farojn.
    8 Kiu provas eskapi, tiu konsumiĝu en la kolero de la fajro,
    kaj kiuj malbonfaras al Via popolo, tiuj trovu la morton.
    9 Frakasu la kapojn de la malamikaj gvidantoj,
    kiuj diras: Ekzistas neniu krom ni!
    10 Kunigu ĉiujn tribojn de Jakob
    kaj donu al ili ilian heredaĵon, kiel en la komenco.
    11 Kompatu pri Via popolo, Sinjoro, kiu nomiĝas laŭ Via nomo,
    kaj pri Izrael, kiun Vi faris Via unuenaskito.
    12 Kompatu la urbon dediĉitan al Vi,
    Jerusalemon, la lokon, kie Vi loĝas.
    13 Plenigu Cionon per Via glora famo
    kaj Vian templon per Via honoro.
    14 Atestu pri Via unua kreitaĵo,
    kaj plenumu la profetaĵojn, kiujn ili diris en Via nomo.
    15 Donu Vian repagon al tiuj, kiuj fidas je Vi,
    kaj Viaj profetoj montriĝu fidindaj.
    16 Aŭskultu, Sinjoro, la preĝon de Viaj servantoj,
    laŭ la beno de Aaron super Via popolo,
    17 kaj ĉiuj sur la tero scios,
    ke Vi estas la Dio de la eternecoj.
    
    18 Ĉiun manĝaĵon glutas la gorĝo,
    sed unu manĝaĵo estas pli bona ol alia manĝaĵo.
    19 La palato guste rekonas la ĉasaĵon,
    same la saĝa koro la trompajn vortojn.
    20 Koro malica donas ĉagrenon,
    sed sperta homo defendas sin kontraŭ tio.
    21 Virino akceptas ĉiun viron,
    sed unu virino estas pli bela ol alia virino.
    22 La beleco de virino gajigas la vizaĝon,
    kaj superas ĉion, kion viro povas deziri.
    23 Se ankaŭ pardonemo kaj mildeco estas sur ŝia lango,
    ŝia edzo estas komparebla al neniu alia homido.
    24 Kiu ricevas edzinon, tiu metas bazon por siaj posedaĵoj:
    helpon, kiu taŭgas al li, kaj kolonon, kiu prezentas apogon.
    25 Ĉar kie ne estas ĉirkaŭbarilo, tie la proprietaĵojn oni rabas,
    kaj kie ne estas virino, tie la viro vagadas, ĝemante.
    26 Ĉar kiu fidas trupon da soldatoj,
    kiu vagas de urbo al urbo?
    27 Same statas pri homo, kiu ne havas neston,
    kaj kiu vespere ekkuŝas, kie li estas.


<<    Ĉapitro: 36    >>



supren al la komenco de la paĝo