Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Siraĥido


<<    Ĉapitro: 38    >>



    1 Honoru la kuraciston, ĉar vi bezonas lin,
    kaj ankaŭ lin kreis la Sinjoro.
    2 Ĉar sanigo venas de la Plejaltulo,
    sed li ricevas la donacojn de la reĝo.
    3 La fakscio altigas la kuraciston,
    kaj gravuloj estimas lin.
    4 La Sinjoro kreis el la tero la kuracherbojn,
    kaj prudenta homo ne malŝatas ilin.
    5 Ĉu la ligno ne faris la akvon dolĉa,
    por ke la forto de la Sinjoro estu konata?
    6 Ĉar Li mem donis al la homoj la komprenon,
    por esti glorata en Siaj mirindaĵoj.
    7 Dank' al tio la kuracisto forigas la doloron,
    kaj la ungventisto preparas el ili siajn ungventojn.
    8 La laboroj de la Sinjoro neniam finiĝas
    kaj de Li venas savo sur la teron.
    9 Infano mia, kiam vi estas malsana, ne estu senpripensa,
    sed preĝu al la Sinjoro, kaj Li sanigos vin.
    10 Delasu de la eraroj, ĝuste direktu viajn manojn,
    kaj purigu vian koron de ĉiu peko.
    11 Donu incenson kaj alportu farunoferon
    kaj faru vian oferon tiel riĉa, kiel eblas al vi.
    12 Ankaŭ por la kuracisto vi faru lokon, ĉar ankaŭ lin kreis la Sinjoro.
    Li ne cedu de via flanko, ĉar ankaŭ lin vi bezonas.
    13 Ekzistas momento, kiam bona rezulto estas en liaj manoj.
    14 Ĉar ankaŭ ili preĝas al la Sinjoro,
    ke Li donu al ili bonan diagnozon kaj resanigon por savi la vivon.
    15 Kiu pekas kontraŭ sia Kreinto,
    tiu trafu en la manojn de la kuracisto.
    
    16 Infano mia, verŝu larmojn pro mortinto,
    lamentu kaj ekkantu funebran kanton,
    enterigu lian korpon, kiel decas al li,
    kaj ne malzorgu lian tombon.
    17 Ploru amare kaj verŝu varmajn larmojn
    kaj lamentu, ĉar tion li meritas, unu tagon, du tagojn, por eviti kritikon,
    kaj tiam lasu vin konsoli en via aflikto.
    18 Ĉar el aflikto venas morto,
    kaj koraflikto rompas la forton.
    19 En malfeliĉego la aflikto daŭras,
    kaj vivo de mizero vundas la koron.
    20 Ne transdonu vian koron al la aflikto,
    forpuŝu ĝin, pensante pri la sekvaĵo.
    21 Ne forgesu, ĉar ne estas reiro:
    al la mortinto vi ne utilas, kaj al vi mem vi malbonfaras.
    22 Memoru mian sorton, ĉar la via estas simila:
    hodiaŭ por mi kaj morgaŭ por vi.
    23 Kiam ripozas la mortinto, lasu ankaŭ ripozi lian memoron,
    kaj estu konsolita koncerne lin, ĉe la foriro de lia spirito.
    
    24 La saĝeco de skribisto dependas de lia ebleco je studado,
    kaj kiu ne devas peze labori, tiu povas fariĝi saĝa.
    25 Kiel fariĝus saĝa la homo, kiu regas la plugilon,
    kiu kuraĝe svingas la pikbastonon,
    kiu pelas la bovojn kaj laboras kun ili,
    kaj kiu daŭre okupiĝas pri junaj virbovoj?
    26 Li donus sian vivon por plu plugi siajn sulkojn,
    kaj li foroferas sian dormon por nutri la bovidojn.
    27 Same statas pri ĉiu laboristo,
    ĉiu metiisto, kiu laboras nokte kaj tage;
    gravuristo, kiu gravuras sigelojn:
    pacience li aplikas sian lertecon,
    kaj li foroferas sian dormon por fini sian laboron.
    28 Same la forĝisto, kiu sidas antaŭ sia amboso,
    plena je intereso pri la laboro de la fero;
    la varmeco de la fajro fandas lian karnon,
    kaj li penadas en la forna varmego;
    per la sono de la martelo li lacigas siajn orelojn,
    kaj liaj okuloj direktiĝas al la modelo de lia laboro;
    li donus sian vivon por elfini siajn laboraĵojn,
    kaj li foroferas sian dormon por fari ion belan kaj perfektan.
    29 Same la potfaristo, kiu sidas ĉe sia laboro,
    kaj per siaj piedoj turnas la radon,
    kiu daŭre zorgeme okupiĝas pri sia laboro,
    kaj ĉiuj liaj movoj estas kalkulitaj.
    30 Per sia brako li muldas la argilon,
    kaj per siaj piedoj li fleksas ĝian forton;
    li donus sian vivon por perfektigi sian glazuron,
    kaj li foroferas sian dormon por purigi la fornon.
    31 Ĉiuj tiuj homoj fidas je siaj manoj,
    kaj ĉiu estas saĝa en sia laboro.
    32 Sen ili neniu urbo estos loĝebla,
    nek gastoj venos nek vizitantoj.
    33 Sed por la konsilantaro ili ne estas petataj,
    kaj en la kunveno ili ne estas estimataj;
    sur seĝo de juĝisto ili ne sidos
    kaj ili ne fakulas pri juro kaj justico.
    34 Ili ne montras edukon kaj juĝon
    kaj sentencoj ne troviĝas ĉe ili,
    sed ili stabiligas la mondajn aferojn,
    kaj ilia bezono estas plenumi sian metion.


<<    Ĉapitro: 38    >>



supren al la komenco de la paĝo