Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Siraĥido


<<    Ĉapitro: 39    >>



    1 Kiu dediĉas sian spiriton al la studado de la leĝo de la Plejaltulo,
    tiu traserĉas la saĝecon de ĉiuj prauloj kaj okupiĝas pri la profetaĵoj.
    2 Rakontojn de famuloj li konservas
    kaj komplikajn sentencojn li penetras.
    3 Misterajn diraĵojn li traserĉas
    kaj pri enigmaj paraboloj li okupiĝas.
    4 Meze de gravuloj li faras sian servon
    kaj li aperas antaŭ regantoj.
    Tra landoj de fremdaj popoloj li migras,
    ĉar li elprovas bonon kaj malbonon inter la homoj.
    5 Li donus sian vivon por frumatene serĉi la Sinjoron, kiu faris lin,
    kaj al la Plejaltulo li preĝas.
    Sian buŝon li malfermas en preĝado
    kaj li petas pri pardono pro siaj pekoj.
    6 Se ĝin volas la granda Sinjoro,
    li pleniĝas je spirito de kompreno.
    La vortojn de sia saĝeco li elverŝas
    kaj en sia preĝo li laŭdas la Sinjoron.
    7 Li rektigas sian konsilon kaj sian komprenon,
    kaj pri la misteroj de la Sinjoro li pensas.
    8 Li montras la edukon, kiun li ricevis,
    kaj gloras pri la leĝo de la interligo de la Sinjoro.
    9 Multaj laŭdas lian komprenon:
    ĝis eterne ĝi ne estos viŝita.
    La memoro pri li ne pereos
    kaj lia nomo vivas de generacio al generacio.
    10 Pri lia saĝeco mencios la popoloj
    kaj lian laŭdon proklamos la kunveno.
    11 Se li estos firma, li postlasos pli grandan nomon ol mil aliaj,
    kaj kiam li iros en ripozon, ĝi sufiĉos por li.
    
    12 Ankoraŭ pli mi volas rakonti,
    mi estas plena kiel la plenluno.
    13 Aŭskultu min, sanktaj filoj,
    kaj vi kreskos kiel rozoj, kiuj floras apud akvofluo.
    14 Odoron vi disvastigos kiel incenso
    kaj vi floros kiel lilio.
    Bonodoru, kaj aŭdigu kanton,
    kaj laŭdu la Sinjoron en ĉiuj Liaj faroj.
    15 Grandigu Lian nomon kaj laŭdegu Lin per laŭdokantoj,
    per sonoj de lipoj kaj de kordoj.
    Diru tion ĉi por laŭdi Lin:
    16 Ĉiuj faroj de la Sinjoro estas tre belaj,
    kaj kion Li ordonas, tio okazas ĝustatempe.
    Oni ne diru: Kio estas tio? Kion ĝi celas?
    Ĉar ĉio ja estos trovata ĝustatempe.
    17 Pro Lia parolo akvo ekstaris kvazaŭ muro
    kaj pro la diroj de Lia buŝo malfermiĝas la akvotenejoj.
    18 Ĉio, kion Li volas, dependas de Lia ordono,
    kaj neniu malgrandigas Lian savon.
    19 La faroj de ĉiu karno estas por Li klaraj,
    kaj ne estas eble kaŝi sin antaŭ Liaj okuloj.
    20 De eterneco ĝis eterneco Li ĉion vidas,
    kaj antaŭ Li nenio estas miriga.
    21 Oni ne diru: Kio estas tio? Kion ĝi celas?
    Ĉar ĉio estis kreita por ĝia celo.
    22 Lia beno kovras kiel rivero,
    aŭ inundas la sekan grundon kiel diluvo.
    23 Same la popoloj spertos Lian koleron,
    kiel la akvojn Li ŝanĝis en salakvon.
    24 Liaj vojoj estas rektaj por la sanktuloj,
    sed por la senleĝuloj ili estas stumbligaj.
    25 De la komenco la bono estas pretigita por la bonuloj,
    same por la pekuloj la malbono.
    26 La unuaj bezonaĵoj por la homa vivo estas akvo, fajro, fero kaj salo,
    kaj tritika faruno, lakto kaj mielo, sango de vinberoj, olivoleo kaj vestaĵoj.
    27 Ĉio ĉi tio estas bonfara por la piuloj,
    sed por la pekuloj ili ŝanĝiĝas en malbonon.
    28 Ekzistas ventoj, kreitaj por puni,
    kaj en sia kolero ili skurĝadas;
    ĝustatempe ili disverŝas sian forton
    kaj satigas la koleron de ilia Kreinto.
    29 Fajro, hajlo, malsato kaj morto:
    ĉio ĉi tio estis kreita por puni.
    30 Dentoj de sovaĝbestoj, skorpioj kaj vipuroj,
    kaj la venĝanta glavo pereigas la malpiulojn.
    31 Pro Lia ordono ili ĝojas:
    ili estis pretigitaj por la momento, kiam sur la tero ili estas bezonataj,
    kaj en sia momento ili ne malobeas al la parolo.
    32 Pro tio de la komenco mi estis konvinkita,
    mi pripensadis kaj metis en libron:
    33 ĉiuj faroj de la Sinjoro estas bonaj
    kaj ĉion bezonatan Li donas ĝustatempe.
    34 Oni ne diru: Tio estas pli malbona ol tio,
    ĉar ĉio montriĝas bona je la ĝusta momento.
    35 Kaj nun el tuta koro vi kantu per la buŝo
    kaj laŭdu la nomon de la Sinjoro.


<<    Ĉapitro: 39    >>



supren al la komenco de la paĝo