Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
reen al la libroj de la Biblio
1 La memoro pri Joŝija similas bonodoran incenson,
preparitan per la laboro de parfumisto.
En ĉies buŝo ĝi estas dolĉa kiel mielo,
kiel muziko ĉe vintrinkado.
2 Li sin dediĉis al la reformo de la popolo
kaj forigis la abomenaĵojn de senleĝeco.
3 Li direktis sian koron al la Sinjoro
kaj en tagoj de senleĝeco li observis piecon.
4 Krom David, Ĥizkija kaj Joŝija
ili ĉiuj agis tre malbone.
Ĉar ili forlasis la leĝon de la Plejaltulo,
la reĝoj de Jehuda malaperis.
5 Ili donis sian kornon al fremduloj
kaj sian gloron al fremda popolo.
6 Tiuj bruligis la elektitan urbon de la sanktejo kaj dezertigis ĝiajn stratojn,
7 pro Jeremia: ĉar ili mistraktis lin,
kiu jam en la utero estis sanktigita kiel profeto,
por elradikigi, detrui kaj neniigi,
sed ankaŭ por konstrui kaj por planti.
8 Jeĥezkel vidis vizion de la gloro,
kiun la Sinjoro montris al li sur la ĉaro de la keruboj.
9 Li memoris pri la malamikoj en la vizio de la ŝtormo
kaj benis tiujn, kiuj rektigas siajn vojojn.
10 Kaj la ostoj de la dek du profetoj denove ekfloru
en la lokoj, kie ili ripozas,
ĉar ili admonis Jakobon
kaj liberigis la popolon per fidinda espero.
11 Kiel ni gloru Zerubabelon?
Li estis kvazaŭ sigelilo sur la dekstra mano,
12 same kiel Jeŝua, filo de Jocadak:
en siaj tagoj ili konstruis la domon,
starigis la sanktan templon por la Sinjoro,
pretigitan por eterna gloro.
13 Ankaŭ Neĥemja estas forte memorata.
La disfalintajn murojn li restarigis,
la pordojn li provizis per rigliloj
kaj por ni li reordigis loĝejojn.
14 Surtere neniu estis kreita simila al Ĥanoĥ:
li estis forprenita de la tero.
15 Neniu viro naskiĝis simila al Jozef,
reganto super la fratoj,
apogilo de la popolo,
kies ostojn oni zorge gardis.
16 Ŝem kaj Set estis honorataj de la homoj,
sed en la tuta kreo Adam superas ĉiun vivanton.
Libro: Siraĥido
<< Ĉapitro: 49 >>