Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Tobit


<<    Ĉapitro: 10    >>


1 Tobit, lia patro, kalkulis ĉiun tagon. Kiam pasis la tempolimo por lia vojaĝo, kaj ili ankoraŭ ne revenis, 2 li diris: Espereble ili ne trafis en problemojn! Eble Gabael mortis kaj neniu pretas doni al li la monon. 3 Li estis tre malfeliĉa. 4 Lia edzino diris al li: La infano pereis, ĉar li malfruas. Ŝi komencis lamenti pri li, kaj diris: 5 Ĉu ne gravas al mi, infano, ke mi perdis vin, la lumon de miaj okuloj? 6 Tobit diris al ŝi: Silentu. Ne zorgu. Li fartas bone. 7 Ŝi diris al li: Silentu, ne trompu min. Mia infano pereis. Kaj ĉiutage ŝi iris eksteren, al la vojo, laŭ kiu li foriris, kaj dumtage ŝi rifuzis manĝi. Kaj nokte ŝi ne ĉesis lamenti pri Tobias, sia filo, ĝis finiĝis la dekkvar tagoj de la edziĝofesto, dum kiuj Raguel perĵure devigis lin resti tie.

8 Tobias diris al Raguel: Lasu min foriri, ĉar mia patro kaj mia patrino perdas la esperon revidi min. 9 Lia bopatro diris al li: Restu kun mi. Mi sendos iun al via patro por informi lin pri vi. Sed Tobias diris: Ne; nun lasu min iri al mia patro. 10 Raguel leviĝis kaj donis al li lian edzinon Sara kaj duonon de siaj posedaĵoj, sklavojn, bestojn kaj monon. 11 Li benis ilin, kaj lasis ilin foriri dirante: Prosperigu vin la Dio de la ĉielo, infanoj, antaŭ ol mi mortos. 12 Kaj li diris al sia filino: Honoru viajn bo- gepatrojn, ĉar nun ili estas viaj gepatroj. Pri vi mi aŭdu bonajn novaĵojn. Kaj li kisis ŝin. 13 Kaj Edna diris al Tobias: Mia amata frato, la Sinjoro de la ĉielo rekonduku vin, kaj Li permesu ke mi vidu viajn infanojn el mia filino Sara, por ke mi havu ĝojon antaŭ la Sinjoro. Jen, mi konfidas al vi mian filinon: vi ne malĝojigu ŝin. 14 Post tio Tobias foriris, benante Dion, ĉar Li sukcesigis lian vojaĝon. Kaj li benis Raguelon kaj lian edzinon Edna.

<<    Ĉapitro: 10    >>



supren al la komenco de la paĝo