Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Tobit


<<    Ĉapitro: 11    >>


1 Ili vojaĝis, ĝis ili alproksimiĝis al Nineve. Tiam Rafael diris al Tobias: 2 Ĉu vi memoras, frato, kian vi forlasis vian patron? 3 Ni iru antaŭ via edzino kaj pretigu la domon. 4 Tenu preta la galon de la fiŝo. Ili ekiris, kaj la hundo ilin sekvis. 5 Anna sidis apud la vojo, rigardante, ĉu ŝi ekvidos sian infanon. 6 Kaj ŝi vidis lin veni, kaj diris al lia patro: Jen venas via filo kaj la viro, kiu vojaĝas kun li. 7 Rafael diris: Mi estas certa, ke via patro rericevos la vidon. 8 Ŝmiru la galon sur liajn okulojn. Kiam ili jukos, li frotos ilin, kaj forfalos la blankaĵoj, kaj li vidos vin. 9 Anna alkuris; ŝi falis al sia filo ĉirkaŭ la kolon kaj diris al li: Mi vidis vin, infano! Nun mi povas morti. Kaj ambaŭ ploris. 10 Tobit stumble paŝis al la pordo. Lia filo kuris al li, 11 kaj prenis sian patron ĉebrake, ŝmiris la galon sur la okulojn de sia patro dirante: Kuraĝon, patro. 12 Kiam ili ekjukis, Tobit frotis al si la okulojn, kaj la blankaĵoj falis de liaj okuloj. 13 Vidante sian filon, li falis al li ĉirkaŭ la kolon kaj ploris, dirante: 14 Benata Vi estas, Dio, kaj benata estas por eterne Via nomo. Benataj estas ĉiuj Viaj sanktaj anĝeloj. Ĉar Vi punis kaj kompatis min, kaj jen mi vidas mian filon Tobias! 15 Lia filo ĝoje eniris la domon, kaj rakontis al sia patro la mirindaĵojn kiuj okazis al li en Medio.

16 Poste, ĝojante kaj benante Dion, Tobit iris eksteren por renkonti sian bofilinon ĉe la pordo de Nineve. La personoj, kiuj vidis lin veni, miregis, ĉar li vidas. Tobit atestis antaŭ ili, ke lin kompatis Dio. 17 Kiam Tobit proksimiĝis al sia bofilino Sara, li benis ŝin dirante: Bonvena vi estu, filino. Benata estas Dio, kiu kondukis vin al ni, kaj benataj estas via patro kaj via patrino. 18 Kaj ĉiuj liaj parencoj en Nineve kunĝojis kun li. 19 Ankaŭ Aĥiaĥar kaj lia nevo Nasbas venis, kaj oni festis la edziĝon de Tobias dum sep tagoj, ĝojplene.

<<    Ĉapitro: 11    >>



supren al la komenco de la paĝo