Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Tobit


<<    Ĉapitro: 9    >>


1 Tobias alvokis Rafaelon, kaj diris al li: 2 Azarja, frato, prenu kun vi sklavon kaj du kamelojn, kaj iru al Rages de Medio, al Gabael, kaj reportu al mi la monon, kaj venigu ankaŭ lin mem al la edziĝofesto. 3 Ĉar Raguel ĵuris, ke mi ne foriru, 4 kaj mia patro kalkulas la tagojn; kaj se mi tre malfruos, li forte maltrankviliĝos. 5 Rafael foriris kaj tranoktis ĉe Gabael, kaj li donis al li la ateston. La alia alportis la monsakojn ankoraŭ sigelitajn, kaj transdonis ilin al li. 6 Ili frue leviĝis, kaj kune iris al la edziĝofesto. Kaj Tobias benis sian edzinon.

<<    Ĉapitro: 9    >>



supren al la komenco de la paĝo