Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Tobit


<<    Ĉapitro: 12    >>


1 Tobit alvokis sian filon Tobias, kaj diris al li: Jen, infano, la pago por la viro, kiu akompanis vin. Ni ja devas aldoni al ĝi. 2 Li diris al li: Patro, ne estus perdo al mi, se mi donus al li duonon de tio, kion mi alportis. 3 Ĉar li rekondukis min bonfarta, kaj li kuracis mian edzinon, kaj la monon li reportis, kaj ankaŭ vin li kuracis. 4 La maljunulo diris al li: Li meritas tion. 5 Li alvokis la anĝelon kaj diris al li: Prenu duonon de ĉio, kion vi alportis. 6 La anĝelo vokis ilin ambaŭ flanken kaj diris al ili: Benu Dion, kaj laŭdu Lin. Donu la honoron al Li, kaj proklamu Lin antaŭ ĉiu vivanto, pro tio, kion Li faris al vi. Estas bone beni Dion kaj laŭdi Lian nomon, inde rakontante la historion de la faroj de Dio. Ne hezitu laŭdi Lin. 7 Estas bone kaŝi sekretojn de reĝo, sed estas glore malkaŝi la farojn de Dio. Faru bonon, kaj malbono ne trovos vin. 8 Estas bone preĝi kaj fasti, doni almozojn kaj agi juste. Pli bona estas malmulto en justeco ol multo en maljusteco. Estas pli bone almozdoni ol amasigi monon. 9 Ĉar almozdonado savas el la morto kaj purigas de ĉia peko. Kiu faras almozojn kaj justecon, tiu pleniĝos per vivo, 10 sed kiu pekas, tiu estas malamiko de sia propra vivo. 11 Nenion mi kaŝos al vi. Mi diris: Estas bone kaŝi sekretojn de reĝo, sed glore malkaŝi la farojn de Dio. 12 Nu, kiam vi kaj via bofilino preĝis, mi portis viajn preĝojn al la atento de la Sankta. Kaj kiam vi enterigadis la mortintojn, same estis kun vi tie ankaŭ mi. 13 Kaj kiam senhezite vi stariĝis kaj forlasis vian manĝon por eliri prizorgi la mortinton, mi vidis vin agi bone, kaj mi estis kun vi. 14 Kaj nun Dio min sendis por kuraci vin kaj vian bofilinon Sara. 15 Mi estas Rafael, unu el la sep sanktaj anĝeloj, kiuj alportadas la preĝojn de la sanktuloj kaj povas eniri la gloron de la Sankta. 16 Ambaŭ konsterniĝis kaj falis survizaĝen, ĉar ili timis. 17 Sed li diris al ili: Ne timu, vi havos pacon. Benu do Dion por eterne. 18 Ĉar mi ne venis pro propra favoro, sed ĉar Dio tion deziris. Tial, eterne benu Lin. 19 Ĉiujn tagojn dum mi estis videbla al vi, mi ne manĝis nek trinkis: nur ŝajnon vi vidis. 20 Nun laŭdu Dion, ĉar mi supreniros al Tiu, kiu min sendis. Kaj skribu en libro ĉion, kio okazis. 21 Ili stariĝis; kaj ili ne plu vidis lin. 22 Ili ĉie proklamis la grandajn kaj mirindajn farojn de Dio, kaj ke la anĝelo de la Sinjoro aperis al ili.

<<    Ĉapitro: 12    >>



supren al la komenco de la paĝo