Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Tobit


<<    Ĉapitro: 4    >>


1 Tiutage Tobit ekmemoris pri la mono, kiun li deponis ĉe Gabael en Rages de Medio, 2 kaj li diris al si mem: Mi preĝis pri la morto. Kial mi ne alvoku mian filon Tobias, por informi lin, antaŭ ol mi mortos? 3 Alvokinte lin, li diris: Infano, se mi mortos, enterigu min. Ne malzorgu vian patrinon, sed honoru ŝin ĉiujn tagojn de via vivo. Faru tion, kio plaĉos al ŝi, kaj ne ĉagrenu ŝin. 4 Memoru, infano, ke multajn danĝerojn ŝi toleris, dum vi estis en ŝia utero. Kiam ŝi mortos, enterigu ŝin apud mi, en la sama tombo. 5 Ĉiujn tagojn, infano, vi memoru la Sinjoron, nian Dion. Ne peku, nek malobeu Liajn ordonojn. Faru justecon ĉiujn tagojn de via vivo, kaj ne iru laŭ la vojoj de maljusteco. 6 Se vi sekvos la veron, vi havos sukceson en via laboro, 7 kaj al ĉiuj, kiuj faras justecon, vi donu almozojn el viaj posedaĵoj. Via okulo ne estu avara, se almozon vi donas. Ne forturnu vian vizaĝon de malriĉulo, kaj la vizaĝo de Dio neniam sin forturnos de vi. 8 Laŭ viaj posedaĵoj almozojn donu, konforme al ilia amplekso. Se malmulton vi havos, ne timu doni malmulton almoze. 9 Vi ja preparos por vi bonan trezoron, por tempo de bezono, 10 ĉar almozdono savas el la morto kaj malhelpas al oni eniri en mallumon. 11 Ĉiu almozdono estas bona donaco antaŭ la Plejaltulo, por ĉiu, kiu ĝin faras. 12 Fortenu vin, infano, de ĉia seksa miskonduto; unue prenu edzinon el la idoj de viaj prapatroj. Ne prenu edzinon aligentan, kiu ne estas el la tribo de via patro, ĉar filoj de profetoj ni estas. Memoru pri Noa, Abraham, Isaak, Jakob, niaj prapatroj! Ili ĉiuj, infano, prenis edzinojn el siaj parencoj: ili estis benataj en siaj infanoj, kaj iliaj idoj heredos la landon. 13 Nun, infano, amu viajn parencojn, kaj ne opiniu vin tro alta super ili kaj super la gefiloj de via popolo por preni al vi edzinon el ili, ĉar fiero kondukas al detruiĝo kaj multa konfuzo. Same senvaloreco kondukas al pereo kaj granda malriĉeco. Senvaloreco ja patrinas malsaton. 14 Pagon ŝuldatan al laborinto vi ne restigu ĉe vi ĝis sekva mateno, sed donu ĝin tuj. Ĉar se Dion vi servos, vi estos kompensita. Atentu, infano, ĉe ĉiu via faro kaj kondutu bone ĉe ĉiu ago. 15 Kion vi malŝatas, al alia tion ne faru. Ne drinku vinon, nek akompanu vin ebrieco. 16 Donu manĝon al malsatanto, kaj vestaĵojn al nuduloj. Se vi havas superfluon, ĉiam donu ĝin almoze; via okulo ne domaĝu kiam vi almozdonas. 17 Elverŝu vian panon sur tombojn de justuloj, sed ne donu ĝin al pekuloj. 18 Serĉu konsilon ĉe saĝulo, ne tro fieru por utiligi bonan konsilon. 19 Ĉiam benu la Sinjoron, vian Dion, kaj petu de Li, ke viaj vojoj estu rektaj, ke ĉiuj iroj kaj planoj viaj estu bonsortaj. Ĉar neniu nacio estras siajn planojn, sed la Sinjoro donas ĉion bonan. Tiun, kiun Li volas, Li humiligas laŭ Sia volo. Kaj nun, infano, memoru miajn ordonojn; ili ne forlasu vian koron. 20 Nun mi informos vin pri la dek talantoj da arĝento, kiujn mi deponis ĉe Gabael, frato de Gabria, en Rages de Medio. 21 Ne timu, infano, ke ni malriĉiĝis. Vi ja havas multon, se vi timas Dion, apartiĝas de ĉiu peko kaj faras tion, kio ŝajnas bona al Li.

<<    Ĉapitro: 4    >>



supren al la komenco de la paĝo