Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Tobit


<<    Ĉapitro: 5    >>


1 Tobias respondis al li: Patro, ĉion mi faros, kion vi ordonis al mi. 2 Sed kiel mi povos preni la monon, se mi ne konas lin? 3 Tobit donis al li la pruntateston kaj diris al li: Serĉu viron, kiu akompanos vin. Mi pagos lin, dum mi vivos. Iru kaj prenu la monon. 4 Tobias iris serĉi viron, kaj trovis Rafaelon. Tiu estis anĝelo, sed tion li ne sciis. 5 Li diris al li: Ĉu mi povos iri kun vi al Rages de Medio, kaj ĉu vi konas la regionon? 6 La anĝelo diris al li: Mi iros kun vi, kaj mi konas la vojon, ĉar mi foje gastis ĉe nia frato Gabael. 7 Tobias diris al li: Atendu min, ĝis mian patron mi informis. 8 Li diris al li: Iru, sed ne malrapidu. 9 Li eniris kaj diris al sia patro: Jen, mi trovis personon, kiu akompanos min. Li diris: Alvoku lin al mi, por ke mi sciu, el kiu tribo li estas, kaj ĉu li estas fidinda por vojaĝi kun vi. 10 Tobias alvokis lin, kaj li eniris. Ili salutis unu la alian. 11 Tobit diris al li: Frato, el kiu tribo, el kiu familio vi estas? Informu min. 12 La alia diris al li: Ĉu vi serĉas tribon kaj familion, aŭ dungiton por akompani vian filon? Tobit diris al li: Frato, mi volas scii viajn genton kaj nomon. 13 Tiam li diris: Mi estas Azarja, filo de la granda Ĥananja, el viaj parencoj. 14 Al tio Tobit diris: Bonvenon, frato. Ne koleru al mi, ĉar mi volis scii pri viaj tribo kaj familio. Vi estas mia parenco, el bona kaj honorinda gento. Ĉar mi ekkonis Ĥananjan kaj Jatanon, la filojn de la granda Ŝemi, kiam kune ni iradis al Jerusalem por tie adori la Sinjoron, alportante la unuaaĵojn kaj la dekonojn de la rikolto. Ili ne sekvis la misvojojn de niaj fratoj. Vi estas el bona deveno, frato. 15 Sed, diru al mi: kiun pagon mi donu al vi? Ĉu draĥmon ĉiutage, kaj la elspezojn, kiujn vi faros kun mia filo? 16 Mi pliigos la pagon, se vi bone revenos. 17 Ili akordiĝis pri tio. Kaj li diris al Tobias: Pretigu vin por la vojaĝo. Havu bonan vojaĝon! La filo preparis la necesaĵojn por la vojaĝo, kaj lia patro diris al li: Iru kun tiu viro. Dio kiu loĝas enĉiele, faciligu vian veturon, kaj Lia anĝelo akompanu vin. Ambaŭ do ekiris, kaj la hundo de la knabo iris kun ili.

18 Anna, lia patrino, ekploris, kaj diris al Tobit: Kial vi forsendis nian knabon? Ĉu li ne estis la apogilo de nia maljuneco, dum ĉe ni li en- kaj eliradis? 19 Mono estas ja nur mono: senvalora kompare kun la vivo de nia infano. 20 Kion por vivi al ni donas la Sinjoro, tio estu sufiĉa por ni. 21 Tobit diris al ŝi: Ne zorgu, fratino. Li bonorde revenos, kaj viaj okuloj revidos lin, 22 ĉar bona anĝelo akompanos lin. Lia veturo estos sukcesa, kaj li revenos sana.

<<    Ĉapitro: 5    >>



supren al la komenco de la paĝo