Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Tobit


<<    Ĉapitro: 6    >>


1 Ŝi ĉesis plori. 2 Vojaĝante, vespere ili atingis la riveron Tigris, kaj tie ili bivakis. 3 La knabo descendis por lavi sin. Fiŝo saltis el la rivero kaj volis engluti la knabon. 4 Sed la anĝelo diris al li: Kaptu la fiŝon. La knabo ekkaptis la fiŝon, kaj ĵetis ĝin sur la bordon. 5 La anĝelo diris: Distranĉu la fiŝon. Prenu la koron, la hepaton kaj la galon, kaj konservu ilin. 6 La knabo agis laŭ la ordono de la anĝelo. Ili rostis la fiŝon kaj manĝis ĝin. Ili plu veturis ĝis ili venis en la proksimecon de Ekbatana. 7 La knabo diris al la anĝelo: Azarja, frato, por kio taŭgas la hepato, la koro kaj la galo de la fiŝo? 8 Li diris al li: Rilate al la koro kaj la hepato: se demono aŭ malbona spirito ĝenas iun, oni devas bruligi ilin antaŭ la viro aŭ virino, kaj ĝi ne plu ĝenos ilin. 9 Rilate al la galo: ŝmiru ĝin sur iun, kies okuloj estas kovritaj per blankaĵoj, kaj li resaniĝos.

10 Kiam ili proksimiĝis al Ekbatana, 11 la anĝelo diris al la knabo: Frato, hodiaŭ ni gastos ĉe Raguel. Ankaŭ li estas parenco via, kaj li havas unu solan filinon nomatan Sara. 12 Mi petos, ke li donu ŝin al vi kiel edzinon, ĉar al vi estas destinite ricevi ŝin. Ĉar vi estas ŝia sola parenco. La knabino estas bela kaj prudenta. 13 Nun aŭskultu min, kaj mi parolos al ŝia patro, kaj kiam ni revenos el Rages, ni faros la geedziĝon. Ĉar mi scias ke, obee al la Leĝo de Moseo, Raguel ne donos ŝin al alia viro, ĉar tiel li altirus al si morton. Ĉar pli ol ĉiu alia, vi estas rajtigita ricevi ŝin kiel edzinon. 14 Tiam diris la knabo al la anĝelo: Azarja, frato, mi aŭdis ke la knabino estas donita al sep viroj, kaj ke ĉiu el ili pereis en la edziĝoĉambro. 15 Mi estas la sola infano de mia patro, kaj mi timas, ke se mi eniros, ankaŭ mi mortos, kiel la aliaj, ĉar demono amas ŝin. Ĝi ĝenas neniun, krom tiujn, kiuj proksimiĝas al ŝi. Nu, mi timas, ke mi mortos kaj ke tiel mi kondukos mian patron kaj mian patrinon en la tombon, en ĉagreno pro mi. Ili ne havas alian filon, kiu povus enterigi ilin. 16 La anĝelo diris al li: Ĉu vi ne memoras la ordonon de via patro, ke vi edziĝu kun virino el via gento? Nun, aŭskultu min, frato, ĉar ŝi estos via edzino. Kaj ne zorgu pri la demono, ĉar hodiaŭ nokte ŝi edziniĝos kun vi. 17 Kiam vi eniros la edziĝoĉambron, prenu la incensujon kaj surmetu iom el la koro kaj el la hepato de la fiŝo, kaj bruligu ilin. La demono flaros tion kaj forfuĝos, kaj ĝi neniam en eterneco revenos. 18 Sed kiam vi proksimiĝos al ŝi, vi ambaŭ leviĝu kaj petu helpon de la kompatema Dio, kaj Li kompatos kaj savos vin. Ne timu, ĉar de eterne ŝi estas destinita por vi. Vi savos ŝin, kaj ŝi iros kun vi. Kaj mi konfidas, ke vi ricevos infanojn de ŝi. 19 Kiam Tobias tion aŭdis, li ekamis ŝin, kaj lia spirito tre alkroĉiĝis al ŝi.

<<    Ĉapitro: 6    >>



supren al la komenco de la paĝo