Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Tobit


<<    Ĉapitro: 7    >>


1 Ili atingis Ekbatanan, kaj venis al la domo de Raguel. Sara renkontis ilin kaj salutis ilin, kaj ili ŝin. Ŝi kondukis ilin en la domon. 2 Raguel diris al sia edzino Edna: Kiom similas la junulo al mia kuzo Tobit! 3 Raguel demandis al ili: De kie vi estas, fratoj? Ili diris al li: El la idoj de Naftali, kaj ni vivas ekzile en Nineve. 4 Li diris al ili: Ĉu vi konas mian fraton Tobit? Ili diris: Ni konas lin. 5 Do li diris al ili: Ĉu li fartas bone? Ili diris: Li vivas kaj fartas bone. Kaj Tobias aldonis: Li estas mia patro. 6 Raguel eksaltis kaj kisis lin, li ekploris kaj benis lin, kaj diris: Vi estas filo de bona, bonega viro. Kaj aŭdinte, ke la okuloj de Tobit difektiĝis, li malĝojis kaj ploris. 7 Ankaŭ lia edzino Edna kaj lia filino Sara ekploris. Kun entuziasmo ili bonvenigis ilin. 8 Ili buĉis virŝafon el la grego, kaj donis al ili multajn manĝaĵojn.

9 Tobias diris al Rafael: Azarja, frato, parolu pri tio, kion dum la vojaĝo vi menciis, por ke la afero estu aranĝita. 10 Li informis Raguelon pri la afero. Kaj Raguel diris al Tobias: Manĝu, trinku, kaj estu feliĉa! Ĉar al vi decas ricevi mian filinon. Sed mi diros al vi la veron: 11 mi jam donis mian filinon al sep viroj, kaj ĉiu el ili mortis nokte, kiam li proksimiĝis al ŝi. Sed nun, estu do feliĉa. 12 Sed Tobias diris: Nenion mi gustumos ĉi tie, ĝis vi faros akordon kun mi. Raguel diris: Prenu ŝin al vi de nun, laŭ la juro. Vi ja estas ŝia parenco, kaj ŝi estas via. La kompatema Dio favoru vin. 13 Li alvokis sian filinon Sara, kaj preninte ŝian manon li transdonis ŝin al Tobias kiel edzinon. Li diris: Jen, laŭ la Leĝo de Moseo, prenu ŝin kaj konduku ŝin al via patro. Li benis ilin, 14 kaj li alvokis sian edzinon Edna. Li prenis folion kaj skribis edziĝokontrakton, kaj ili sigelis ĝin. Ili komencis manĝi. 15 Raguel alvokis sian edzinon Edna kaj diris al ŝi: Fratino, preparu la alian ĉambron, kaj enkonduku ŝin. 16 Ŝi agis laŭ lia diro, kaj enkondukis ŝin tien. Sara ekploris. Sed ŝia patrino sekigis ŝiajn larmojn kaj diris al ŝi: 17 Kuraĝon, infano. La Sinjoro de ĉielo kaj tero donu al vi ĝojon anstataŭ ĉi tiu malĝoja vivo. Kuraĝon, filino.

<<    Ĉapitro: 7    >>



supren al la komenco de la paĝo