Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Tobit


<<    Ĉapitro: 8    >>


1 Post la manĝo, ili kondukis Tobiason al ŝi. 2 Dum li eniris, li memoris la vortojn de Rafael, kaj prenis la incensujon, kaj surmetis la koron kaj la hepaton de la fiŝo kaj bruligis ilin. 3 Kiam la demono flaris la odoron, ĝi forfuĝis ĝis la sudo de Egiptujo, kaj la anĝelo tie enkatenigis ĝin. 4 Kiam ambaŭ estis enfermitaj en la ĉambro, Tobias leviĝis el la lito kaj diris: Stariĝu, fratino, kaj ni preĝu, ke la Sinjoro kompatu nin. 5 Kaj Tobias diris: Benata Vi estas, Sinjoro de niaj prapatroj, kaj benata estas por eterne Via sankta kaj glora nomo. Benu Vin la ĉielo kaj ĉiuj viaj kreitaĵoj. 6 Vi kreis Adamon kaj donis al li lian edzinon Eva kiel helpanton kaj subtenon. El ili naskiĝis la homaro. Vi diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Ni kreu al li helpanton similan al li. 7 Nun, Sinjoro, ne pro amoremo mi prenas ĉi tiun fratinon mian, sed kun ĝusta intenco. Montru al mi Vian kompaton, kaj lasu min maljuniĝi kune kun ŝi. 8 Kaj ŝi diris: Amen. 9 Ambaŭ enlitiĝis por la nokto.

10 Kiam Raguel leviĝis, li iris eksteren kaj fosis tombon. Li diris: Verŝajne ankaŭ li mortos. 11 Poste Raguel revenis en sian domon. 12 Li diris al sia edzino Edna: Sendu unu el la servistinoj por vidi ĉu li ankoraŭ vivas. Se ne, ni enterigu lin, kaj neniu scios. 13 La servistino eniris, malfermis la pordon, kaj trovis ilin dormantaj. 14 Ŝi eliris kaj sciigis al ili, ke li vivas. 15 Tiam Raguel benis Dion, dirante: Benata Vi estas, Dio, per ĉia pura kaj sankta beno. Benu Vin ĉiuj Viaj sanktuloj, kaj ĉiuj Viaj kreaĵoj. Benu Vin por eterne Viaj anĝeloj kaj Viaj elektitoj. 16 Benata Vi estas, ĉar Vi ĝojigis min. Ne okazis al mi, kiel mi antaŭtimis, sed Vi agis al mi laŭ Via multa kompato. 17 Benata Vi estas, ĉar Vi kompatis tiujn du solenaskitojn. Kompatu ilin, Mastro, kaj kompletigu ilian vivon per sano kaj ĝojo, sub Via kompato. 18 Li ordonis al siaj sklavoj plenŝuti la fosaĵon. 19 Li aranĝis por ili edziĝofeston de dekkvar tagoj 20 kaj antaŭ la fino de la edziĝofesto, Raguel petis lin ĵuri, ke li ne foriros de li antaŭ ol finiĝos la dekkvar tagoj de la festo. 21 Kaj post tio, kun duono de liaj posedaĵoj, bonfarte li reiru al sia patro. Kaj la ceteron, li diris, vi ricevos, kiam mi kaj mia edzino mortos.

<<    Ĉapitro: 8    >>



supren al la komenco de la paĝo