Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de januaro 2020    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ho Eternulo, espero de Izrael! ĉiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; ĉar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo.

Jer 17,13



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Sam 1, 1-8
Ĥana, kial vi ploras? kaj kial vi ne manĝas? kaj kial tiel afliktiĝas via koro? ĉu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj?





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 2,23-28

23 Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj komencis dum la vojiro deŝiri la spikojn.
24 Kaj la Fariseoj diris al li: Jen kial ili en la sabato faras tion, kio ne estas permesata?
25 Kaj li diris al ili: Ĉu vi neniam legis, kion faris David, kiam li havis bezonon kaj malsatis, li kaj liaj kunuloj?
26 Ke li eniris en la domon de Dio, kiam Ebjatar estis ĉefpastro, kaj manĝis la panojn de propono, kiujn manĝi ne estas permesate krom al la pastroj, kaj donis ankaŭ al siaj kunuloj?
27 Kaj li diris al ili: La sabato estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la sabato;
28 tial la Filo de homo estas sinjoro eĉ de la sabato.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Patro,
konduku nin sur la vojo de la vivo.
Montru al ni, ke la larĝa vojo gvidos al sklaveco kaj malbonaj sopiroj donos eternan ĉagrenon.
Helpu nin ĉiujn ekkoni la bonon kaj ami ĝin.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo