Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de januaro 2020    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi regu super ĝi.

Gen 4,7



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Sam 1, 9-20
Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li.





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 3,1-6

1 Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan.
2 Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi.
3 Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon: Stariĝu en la mezo.
4 Kaj li diris al ili: Ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis.
5 Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis.
6 Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiliĝis kun la Herodanoj kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉiela Patro,
donacu al mi la certecon de Via apudesto.
Mi tiel vivu antaŭ Vi, kvazaŭ mi vidus Vin antaŭ miaj okuloj.
Mi neniam dubu pri Via bonvolemo, kaj vastigu en mi la konvinkon, ke kun Vi ĉirkaŭas min la fortoj de la eterna vivo.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo