Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 15a de januaro 2020    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Sed la Eternulo diris al li (Gideon): Paco al vi; ne timu; vi ne mortos.
Kaj Gideon konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj donis al ĝi la nomon: La Eternulo estas Paco.

el Juĝ 6,23-24



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Sam 3, 1-10.19-20
Parolu, ĉar Via sklavo aŭskultas.





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 3,7-12

7 Kaj Jesuo kun siaj disĉiploj foriris ĝis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo
8 kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el ĉirkaŭ Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li.
9 Kaj li diris al siaj disĉiploj, ke malgranda ŝipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin;
10 ĉar multajn li jam sanigis, tiel ke ĉiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tuŝi lin.
11 Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaŭ li, kaj kriis, dirante: Vi estas la Filo de Dio.
12 Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho mia Patro,
ĉio estas ebla al tiu, kiu kredas.
Sinjoro, pligrandigu nian kredon.
Ni venku ĉiujn malfacilaĵojn per trankvila fido.
Fortigu nin per Via forto por niaj vivotaskoj.
La montoj de malfacilaĵoj fariĝu ebenaj vojoj.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo