Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 16a de januaro 2020    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena;
instruu al mi Viajn leĝojn.

Psa 119,64



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Sam 4, 1b-11 (1-11)
Kaj la popolo sendis en Ŝilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj.





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 3,13-19

13 Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li.
14 Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki,
15 kaj por havi aŭtoritaton elpeli demonojn:
16 kaj Simonon li alnomis Petro;
17 kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro;
18 kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon,
19 kaj Judason Iskariotan, kiu ankaŭ perfidis lin. Kaj li venis en domon.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sankta Patro,
vastigu mian koron, por ke ĉiuj gefratoj kaj gekonatoj trovu lokon en ĝi.
Liberigu min de la sklaveco de la egoismo.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo