Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 17a de januaro 2020    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li:
Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:
Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon.

el Eli 10,3



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Sam 8, 4-7.10-22a
Samuel aŭskultis ĉiujn vortojn de la popolo, kaj raportis ilin al la Eternulo.





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 3,20-30

20 Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis eĉ manĝi panon.
21 Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion, eliris, por kapti lin, ĉar ili diris: Li frenezas.
22 Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris: Li havas Baal-Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn.
23 Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole: Kiel povas Satano elpeli Satanon?
24 Kaj se regno estas dividita kontraŭ si, tiu regno ne povas stari.
25 Kaj se domo estas dividita kontraŭ si, tiu domo ne povas stari.
26 Kaj se Satano ribelis kontraŭ si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon.
27 Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon.
28 Vere mi diras al vi: Ĉiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos;
29 sed iu, kiu blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko;
30 ĉar oni diris: Li havas malpuran spiriton.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho Kristo, mia Reĝo,
mi obeu Vin en ĉio, kion mi faras.
Donu ke ĉiu penso estu laŭ Via volo.
Mia animo servu Vin seninterrompe en profunda respekto, kaj servi Vin ja signifas servi miajn kunhomojn!





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo