




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de januaro 2020 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kie estas dio en la ĉielo aŭ sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco? |
el Rea 3,24
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)1 Sam 9, 1-4.17-19; 10, 1 (1a)
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Mar 3, 31-35
31 Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin.
32 Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas.
33 Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj?
34 Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj!
35 Ĉar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Savanto, instruu min preĝi por tiuj, kiujn mi ne amas. Forprenu la skvamojn de miaj okuloj, por ke mi vidu en ili la bonon. Montru al mi, kiel mi devas ami miajn malamikojn kaj la malsimpatiajn homojn. |