




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 19a de januaro 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas ĝuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo. |
Jeĥ 18,27
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[2a Ordinara Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 133
Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, *
se fratoj vivas kune!
Kiel la bona oleo, / kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, *
kaj defluas sur la randon de lia vesto;
kiel la roso, kiu de Ĥermon malleviĝas *
sur la montojn de Cion;
ĉar tie la Eternulo donas la benon, *
vivon por eterne.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Potenca Dio, mi dankas Vin, ke Vi vokis min al Via komuneco. Instruu al mi preĝi senĉese. Liberigu min el la sklaveco de teraj pensoj, kiuj ĝenas min pensadi al Vi. Donacu al mi la liberecon de ĉiela ĝojo, por ke mi ĝoje servu la helpbezonajn homojn. |