Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 20a de januaro 2020 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon kaj en kies spirito estas nenia malvero. – |
Psa 32,2
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)1 Sam 15, 16-23
Vidu, obeado estas pli bona ol buĉofero,
atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj.
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 1,1-9
1 Paŭlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, kaj Sostenes, nia frato,
2 al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj, kune kun ĉiuj, kiuj en ĉiu loko vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia:
3 Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
4 Mi ĉiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi donita en Kristo Jesuo;
5 ke en ĉio vi riĉiĝis en li, en ĉia parolo kaj ĉia scio;
6 kiel ankaŭ la atesto de Kristo konfirmiĝis en vi;
7 tiel, ke vi malatingas nenian donacon; atendante la malkaŝon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
8 kiu ankaŭ konfirmos vin ĝis la fino, por ke vi estu neriproĉeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
9 Fidela estas Dio, per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Patro, mi preĝas por tiuj, kiuj ne konas Vin, kaj ankaŭ por tiuj, kiuj ne kuraĝas akcepti vian pardonon kaj gracon. |