Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 21a de januaro 2020    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke vi ne estu iliaj sklavoj; kaj Mi rompis la bastonojn de via jugo kaj ekirigis vin kun levita kapo.

Lev 26,13



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Sam 16, 1-13
Kaj li (David) estis ruĝa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta.
Tiam la Eternulo diris: Leviĝu, sanktoleu lin, ĉar tio estas li.





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Kor 1,10-17

10 Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi ĉiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama juĝo.
11 Ĉar pri vi, miaj fratoj, estas sciigite al mi de la domanoj de Ĥloe, ke ekzistas inter vi malpacoj.
12 Kaj la jenon mi volas diri, ke ĉiu el vi diras: Mi estas de Paŭlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de Kristo.
13 Ĉu Kristo estas dividita? ĉu Paŭlo krucumiĝis por vi? aŭ ĉu vi baptiĝis en la nomon de Paŭlo?
14 Mi dankas Dion, ke mi baptis neniun el vi krom Krispo kaj Gajo;
15 por ke neniu diru, ke vi baptiĝis en mian nomon.
16 Kaj mi baptis ankaŭ la familion de Stefanas; krom tio mi ne scias, ĉu mi baptis iun alian.
17 Ĉar Kristo sendis min, ne por bapti, sed por prediki la evangelion; ne en saĝeco de vortoj, por ke la kruco de Kristo ne vantiĝu.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Dio de la graco,
mi levas mian animon al Vi;
refreŝigu ĝin per la akvo de la vivo.
Donacu al ĝi novan vivon.
Samtempe mi petas novan vivon por la detruitaj homoj.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo