Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 22a de januaro 2020    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.

el Jes 7,9



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Sam 17, 32-33.37.40-51
Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo;
kaj mi iras kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo Cebaot.





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Kor 1,18-25

18 Ĉar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco; sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio.
19 Ĉar estas skribite: Mi pereigos la saĝecon de la saĝuloj, Kaj la kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos.
20 Kie estas la saĝulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo? ĉu Dio ne malsaĝigis la saĝecon de la mondo?
21 Ĉar pro tio, ke en la saĝeco de Dio la mondo per sia saĝeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn.
22 Ĉar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj serĉas saĝecon;
23 sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon;
24 sed por la vokitoj mem, ĉu Judoj aŭ Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la saĝecon de Dio.
25 Ĉar la malsaĝeco de Dio estas pli saĝa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Sinjoro kaj mia Dio,
mi estu fidela en la plej simpla afero.
Tiu estu sanktigata en Vi.
Fortigu mian emon por helpi aliajn, kaj fortigu ankaŭ mian kredon.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo