
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 23a de januaro 2020 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ĉar Vi savis mian animon de la morto, miajn okulojn de larmoj, miajn piedojn de falpuŝiĝo. |
Psa 116,8
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)1 Sam 18, 6-9; 19, 1-7
La reĝo ne peku kontraŭ sia sklavo David,
ĉar li ne pekis kontraŭ vi.
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 1,26-31
26 Ĉar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj saĝuloj laŭ la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj;
27 sed Dio elektis la malsaĝajn objektojn de la mondo, por hontigi la saĝulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn;
28 kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj eĉ la nerealajn, por neniigi la realajn;
29 por ke neniu karno fieru antaŭ Dio.
30 Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu fariĝis al ni saĝeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elaĉeto;
31 por ke, kiel estas skribite: Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Mia Patro, certigu min, ke mi estas Via gracigita infano. Mi ĉiam pli profunde amu Vin, kaj mi sciu, ke Vi estas pardoninta ĉiujn miajn ŝuldojn. |
