Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 24a de januaro 2020    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  La fieraj okuloj de homo malleviĝos,
kaj la altaj homoj estos malaltigitaj;
nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.

Jes 2,11



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Sam 24, 3-21
La Eternulo gardu min, ke mi ne faru tian faron al mia sinjoro, al la sanktoleito de la Eternulo, etendante mian manon kontraŭ lin.





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Kor 2,1-9

1 Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aŭ de saĝeco, proklamante al vi la misteron de Dio.
2 Ĉar mi decidis scii ĉe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita.
3 Kaj mi estis ĉe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado.
4 Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de saĝeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco,
5 por ke via fido estu ne laŭ la saĝeco de homoj, sed laŭ la potenco de Dio.
6 Tamen ni parolas saĝecon inter plenaĝuloj, sed saĝecon ne de ĉi tiu mondo, nek de la regantoj de ĉi tiu mondo, kiuj neniiĝas;
7 sed ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado;
8 kaj kiun scias neniu el la regantoj de ĉi tiu mondo; ĉar se ili ĝin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;
9 sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Patro nia,
elverŝu la akvon de la vivo riĉe super Via popolo.
Refreŝigu la maltrankviligitojn.
Mildigu la rigidajn korojn.
La dezerto de la vivo portu denove fruktojn.
La mortaj vivantoj vivu.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo