Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 25a de januaro 2020    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉu vi ne scias, ĉu vi ne aŭdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne laciĝas kaj ne senfortiĝas; Lia saĝeco estas neesplorebla.

Jes 40,28



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

[Konvertiĝo de Paŭlo]





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Kor 2,10-16

10 Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito; ĉar la Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio.
11 Ĉar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio.
12 Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio.
13 Pri kio ankaŭ ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa saĝeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj.
14 Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite.
15 Sed la spirita homo juĝas ĉion, kaj li mem estas juĝata de neniu.
16 Ĉar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Potenca Dio,
mi preĝas al Vi por ĉiuj, kiuj havas malpacon kaj kiuj sentas tiel profunde sian malpotencon.
Helpu ilin kredi, ke Vi ne forlasos ilin.
Montru al ili, kiom Kristo faras por ili.
Ili reĝe venku pro Li, kiu tiel amas ilin.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo