




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de januaro 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi regas la malkvietecon de la maro; kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas. |
Psa 89,10
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[3a Ordinara Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 86
Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min; *
ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.
Konservu mian animon, *
ĉar mi estas fidela.
Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, *
kiu fidas Vin.
Kor-favoru min, ho mia Sinjoro, *
ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.
Ĝojigu la animon de Via sklavo, *
ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.
Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema *
kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.
Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon, *
kaj atentu la voĉon de mia petego.
En tago de mia sufero mi Vin vokas, *
por ke Vi aŭskultu min.
Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, *
kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.
Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos / kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, *
kaj honoros Vian nomon.
Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; *
Vi sola estas Dio.
Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, *
por ke mi iru en Via vero;
dediĉu mian koron *
al la respektado de Via nomo.
Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, / mia Dio, per mia tuta koro, *
kaj mi honoros Vian nomon eterne.
Ĉar granda estas Via boneco al mi; *
kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol.
Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi, / kaj anaro da premantoj serĉas mian animon *
kaj ne havas Vin antaŭ si.
Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favor-kora, *
longe-tolerema kaj tre bona kaj ver-ama.
Turnu Vin al mi kaj kor-favoru min, / donu Vian forton al Via sklavo, *
kaj helpu la filon de Via sklavino.
Faru super mi signon por bono, / por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, *
ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Patro, veku en mi la spiriton de la dankemo. Mi ne akceptu Vian gracon kvazaŭ mi meritus ĝin, sed mi laŭdu kaj gloru Vin ĉiun tagon pro Via graco kaj kompato. |