Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 4a de januaro 2020    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ne mortigu.

Eli 20,13



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Joh 3, 7-10
Ĉiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton.





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 1,14-20

14 Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio,
15 kaj dirante: La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio.
16 Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, ĵetantajn reton en la maron; ĉar ili estis fiŝkaptistoj.
17 Kaj Jesuo diris al ili: Venu post mi, kaj mi igos vin fariĝi kaptistoj de homoj.
18 Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
19 Kaj irinte iom antaŭen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaŭ estis en la ŝipeto, riparante la retojn.
20 Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la ŝipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mizerikorda Dio,
helpu min en la batalo kontraŭ miaj tentoj
kaj donu, ke la venkanta standardo de mia Savanto flirtu super ĉiu batalkampo.
Faru min bona sekvanto de Kristo.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo