Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 6a de januaro 2020    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kial vi parolas, ho Jakob, kaj diras, ho Izrael:
Mia vojo estas kaŝita antaŭ la Eternulo,
kaj mia afero ne atingas Dion?

Jes 40,27



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

[Epifanio]





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 1,21-28

21 Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis.
22 Kaj oni miris pro lia instruado; ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj.
23 Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis,
24 dirante: Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio.
25 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li.
26 Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li.
27 Kaj ĉiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas ĉi tio? jen nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin.
28 Kaj tuj la famo pri li disvastiĝis ĉie en la tutan ĉirkaŭaĵon de Galileo.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Savanto de la mondo,
mi preĝas por ĉiuj, kiuj laboras por la disvastigo de Via regno.
Elverŝu Vian benon super ĉiuj, kiuj atestas pri Vi
inter malriĉuloj kaj perditoj,
inter potenculoj kaj simpluloj,
en ĉi tiu lando kaj sur la tuta tero.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo