Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de januaro 2020    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Sed Mi estos por ĝi fajra murego ĉirkaŭe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze de ĝi.

Zeĥ 2,9



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Joh 3, 22 - 4, 6
Kaj jen estas Lia ordono,
ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo,
kaj amu unu la alian.





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 1,29-39

29 Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano.
30 Sed la bopatrino de Simon kuŝis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri ŝi;
31 kaj veninte, li prenis ŝian manon kaj levis ŝin; kaj la febro forlasis ŝin, kaj ŝi servis al ili.
32 Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li ĉiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj.
33 Kaj la tuta urbo kolektiĝis ĉe la pordo.
34 Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, ĉar ili konis lin.
35 Kaj matene, antaŭ ol la nokto pasis, li leviĝis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie preĝadis.
36 Kaj Simon kaj liaj kunuloj elserĉis lin;
37 kaj ili trovis lin, kaj diris al li: Ĉiuj vin serĉas.
38 Kaj li diris al ili: Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaŭ prediku; ĉar por tio mi venis.
39 Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Patro,
grandigu mian koron kaj riĉigu mian amon, por ke mia vivo similu al ombroriĉa arbo, kie lacaj promenantoj trovas ripozon kaj refreŝigon.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo