Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 19a de februaro 2020    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis,
kaj vokis la teron de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro.

Psa 50,1



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Jak 1,19-27
Tial, formetinte ĉian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Kor 10,1-13

1 Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis ĉiuj sub la nubo, kaj ĉiuj trairis la maron;
2 kaj ĉiuj baptiĝis en Moseon en la nubo kaj en la maro;
3 kaj ĉiuj manĝis la saman spiritan manĝaĵon;
4 kaj ĉiuj trinkis la saman spiritan trinkaĵon; ĉar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo.
5 Tamen la plejmulto el ili ne plaĉis al Dio; ili ja disĵetiĝis en la dezerto.
6 Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonaĵojn, kiel ili ankaŭ deziregis.
7 Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite: La popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi.
8 Kaj ni ne malĉastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil.
9 Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj.
10 Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto.
11 Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj ĝi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondaĝoj.
12 Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu.
13 Nenia tento vin prenis, krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sankta Spirito,
refreŝigu mian memoron, por ke mi pensu al ĉiuj Viaj bonfaroj kaj tiam dankas Vin.
Mi iru al suferanta homo kaj helpas lin.
Mi daŭre levu miajn okulojn al la montoj kaj esperu je Vi.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo