




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 20a de februaro 2020 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mi diris al vi, konstante diradis, kaj vi ne obeis Min. |
el Jer 35,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Jak 2,1-9
Aŭskultu, miaj amataj fratoj; ĉu Dio ne elektis la malriĉulojn laŭ la mondo, por esti riĉaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 10,14-22
14 Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado.
15 Mi parolas kiel al saĝuloj; vi juĝu tion, kion mi diras.
16 Ĉu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?
17 pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano.
18 Rigardu Izraelon laŭ la karno: ĉu ne estas tiuj, kiuj manĝas la oferojn, partoprenantoj en la altaro?
19 Kion do mi diras? ke idoloferitaĵo estas io, aŭ ke idolo estas io?
20 Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj.
21 Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĉe la tablo de demonoj.
22 Aŭ ĉu ni ĵaluzigas la Sinjoron? ĉu ni estas pli fortaj ol li?
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Patro, Via sankta spirito estu hodiaŭ ĉe mi kaj laboru en mi. Ĉiun tagon mi dediĉu min al Vi kaj al la miaj; kaj mia laboro por tiuj, kiuj suferas, estu sanktigata en Vi. |