




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de februaro 2020 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo. Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj. |
el Gen 2,19-20
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Jak 2,14-24.26
Kaj cetere iu diros: Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon.
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 10,23 - 11,1
23 Ĉio estas permesata; sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas permesata; sed ne ĉio edifas.
24 Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo.
25 Kion oni vendas en la buĉejo, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco;
26 ĉar al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
27 Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaŭ vi, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco.
28 Sed se iu diras al vi: Ĉi tio estas oferitaĵo – ne manĝu, pro la montrinto, kaj pro konscienco:
29 konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; ĉar kial mia libereco estus juĝata per alia konscienco?
30 Se mi danke partoprenas, kial mi estus mallaŭdata pri tio, pro kio mi donas dankon?
31 Ĉu do vi manĝas, aŭ trinkas, aŭ kion ajn vi faras, faru ĉion por la gloro de Dio.
32 Ne metu faligilon, ĉu por Judoj, aŭ por Grekoj, aŭ por la eklezio de Dio;
33 tiel same, kiel mi ankaŭ plaĉas al ĉiuj en ĉio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili saviĝu.
11,1 Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaŭ estas imitanto de Kristo.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Potenca Dio, la radioj de Via boneco ekflamigu mian koron. Gardu min kontraŭ indiferenteco kaj malaktiveco. Mi volas resti en Vi. Baptu min per la Sankta Spirito kaj per fajra amo por miaj parencoj kaj geamikoj. |