




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 22a de februaro 2020 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi diros: Ne ĝusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Aŭskultu do, ho domo de Izrael: Ĉu Mia maniero de agado estas ne ĝusta? Ne, via konduto estas ne ĝusta. |
Jeĥ 18,25
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[Ketedro de Petro]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 11,2-16
2 Mi laŭdas vin, ke vi min memoras en ĉio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, ĝuste kiel mi transdonis ilin al vi.
3 Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio.
4 Ĉiu viro, preĝanta aŭ profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon.
5 Sed ĉiu virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; ĉar tio estas tia sama, kvazaŭ ŝi estus razita.
6 Ĉar se virino ne estas vualita, ŝi ankaŭ tondiĝu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aŭ razitaj, ŝi estu vualita.
7 Ĉar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro.
8 Ĉar viro ne estas el virino, sed virino el viro;
9 ĉar ankaŭ viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro;
10 pro tio virino devas havi sur la kapo signon de aŭtoritato, pro la anĝeloj.
11 Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro.
12 Ĉar kiel virino estas el viro, tiel same ankaŭ estas viro per virino; sed ĉio estas el Dio.
13 Juĝu en vi mem: ĉu decas, ke virino preĝu al Dio nevualite?
14 Ĉu eĉ la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro?
15 Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por ŝi gloro; ĉar ŝiaj haroj estas donitaj al ŝi kiel kovraĵo.
16 Sed se iu ŝajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Graca Dio, mi levas miajn okulojn al Vi kun plena fido kaj atendo. Ni hodiaŭ promenu en apuda komuneco kun Vi. Via Vorto estu mia lumo kaj Via graco mia forto. Kaj en la forto de Via amo mi amos miajn kunhomojn. |