
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 23a de februaro 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ilia komunumo forte staros antaŭ Mi. |
el Jer 30,20
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[7a Ordinara Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 31
Vin, ho Eternulo, mi fidas, / ke mi neniam estu hontigita; *
per Via justeco savu min.
Klinu al mi Vian orelon, *
rapide savu min!
Estu por mi forta roko, *
fortika kastelo, por helpi min.
Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; *
kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.
Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; *
ĉar Vi estas mia fortikaĵo.
En Vian manon mi transdonas mian spiriton; *
Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.
Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, *
sed mi fidas la Eternulon.
Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro; *
ĉar Vi vidis mian mizeron,
Vi eksciis la suferojn de mia animo, / kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, *
Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.
Kor-favoru min, ho Eternulo, *
ĉar mi suferas;
malfortiĝis de malĝojo mia okulo, *
mia animo, kaj mia korpo.
Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo *
kaj miaj jaroj de ĝemado;
mia forto malaperis per mia kulpo, *
kaj miaj ostoj malfortiĝis.
Per ĉiuj miaj malamikoj / mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj *
kaj teruraĵo por miaj konatoj;
kiuj vidas min sur la strato, *
tiuj for-kuras de mi.
Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; *
mi fariĝis kiel rompita vazo.
Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj; *
ĉirkaŭe estas minacoj;
ili kune konspiras kontraŭ mi, *
ili intencas pereigi mian vivon.
Sed mi – mi fidas Vin, ho Eternulo; *
mi diras: Vi estas mia Dio.
En Via mano estas mia sorto; *
savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.
Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo, *
helpu min per Via boneco.
Kiel granda estas Via boneco, *
kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas,
kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj *
por tiuj, kiuj Vin fidas!
Vi kovras ilin per la kovro de Via vizaĝo *
kontraŭ homaj atencoj,
Vi kaŝas ilin en tendo *
kontraŭ malamikaj langoj.
Glorata estu la Eternulo, / kiu aperigis al mi mirindan favoron *
en fortikigita urbo.
Kaj mi diris en mia konfuziĝo: *
Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj;
tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, *
kiam mi vokis al Vi.
Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj; *
la fidelulojn la Eternulo gardas,
kaj Li repagas sufiĉege *
al tiuj, kiuj agas malhumile.
Estu kuraĝaj, / kaj forta estu via koro, *
Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo!
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Amata Patro, mi volas ĝoji en Vi. Nur Vin mi volas sekvi, sed mi deziras fari tion kun ĝojo kaj ne kiel devon. Via volo estu mia vera feliĉo. |
