




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de februaro 2020 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo. |
Lam 3,40
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[regiona kalendaro: Matiaso (laŭ la ĝenerala kalendaro la 14an de majo)]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 11,17-22
17 Sed ordonante al vi jene, mi ne laŭdas vin, ke vi kunvenas ne por pliboniĝo, sed por malpliboniĝo.
18 Ĉar unue mi aŭdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion.
19 Ĉar necese estas, ke ankaŭ herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentiĝu inter vi.
20 Kiam do vi kunvenas, estas neeble manĝi la Sinjoran vespermanĝon;
21 ĉar en via manĝado ĉiu antaŭ alia prenas sian propran vespermanĝon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas.
22 Kio? ĉu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas manĝi kaj trinki? aŭ ĉu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? ĉu mi vin laŭdos en tio? Mi ja vin ne laŭdas.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kara Patro en la ĉielo, ligu min per fortaj ligiloj al miaj gefratoj. Mi servu Viajn kreitaĵojn per vortoj, agoj kaj amaj kaj pacaj pensoj. Via granda familio vere estu harmonia. |