




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 25a de februaro 2020 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mi bonfarados al vi pli ol en via komenco; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. |
el Jeĥ 36,11
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Jak 4,1-10
Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi.
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 11,23-26
23 Ĉar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaŭ transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;
24 kaj doninte dankon, li dispecigis ĝin, kaj diris: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi. –
25 Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.
26 Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Sinjoro mia Dio, mi estu certa de Via pardono. Helpu min, ke mi ne plu faru la pekojn, kiujn Vi estas pardoninta. Kaj mi pardonu al tiuj, kiuj malbone agis kontraŭ mi. |