




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de marto 2020 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, kaj en Via lumo ni vidas lumon. |
Psa 36,10
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Miĥ 7, 14-15.18-20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Mar 11,20-25
20 Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj.
21 Kaj rememorinte, Petro diris al li: Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis.
22 Kaj responde Jesuo diris al ili: Havu fidon al Dio.
23 Vere mi diras al vi: Se iu diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu ĝin havos.
24 Pro tio mi diras al vi: Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos.
25 Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Savanto, faru min dolĉanima kaj mian koron humila. Donacu al mi trankvilan spiriton kaj Vian pacon, por ke mi laboru por la paco en la mondo. |