




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de marto 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj Dio diris al li (Salomono): Ĉar vi petis ĉi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi riĉecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis saĝon, por povoscii regi, tial jen Mi faras konforme al via parolo. |
el 1 Reĝ 3,11-12
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[3a Karesma Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 129
Multe oni afliktis min de post mia juneco, diras Izrael, / multe oni afliktis min de post mia juneco, *
sed oni min ne pereigis.
Sur mia dorso plugis plugistoj, *
faris siajn sulkojn longaj.
La Eternulo estas justa; *
Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj. ¶
Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen *
ĉiuj malamantoj de Cion.
Ili estu kiel tegmenta herbo, *
kiu for-velkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;
per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon *
nek garbiganto sian baskon.
Kaj la preter-irantoj ne diros: / Beno de la Eternulo estu al vi, *
ni benas vin per la nomo de la Eternulo. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Spirito de la amo, prilumu ĉiujn, kiuj havas iom da influo en nia patrujo. Donu Vian lumon al tiuj, kiuj parolas per vorto aŭ verko al aliaj, por ke eliru de ili puriganta forto kaj sanktiganta energio. |